Ndebeloj
La ndebeloj estas afrika etno kiu loĝas en Sudafriko kaj en Zimbabvo.
Ndebeloj | |
---|---|
etno | |
Ndebele people | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Estas tri ĉefaj grupoj:
- La ndebeloj de la regiono de Suda Transvalo, kiuj vivas ĉirkaŭ Bronkhorstspruit.
- La ndebeloj de Norda Transvalo, kiuj vivas ĉefe en la provinco de Limpopo, ĉirkaŭ la vilaĝoj de Mokopane (Potgietersrus) kaj Polokwane (Pietersburg).
- La ndebeloj de Zimbabvo, ankaŭ nomataj matabeleoj.
Ĉiuj ndebeloj parolis origine propran lingvon, la ndebelan. Tamen, lastatempe tiuj de Norda Transvalo komencis alpreni la lingvon de siaj najbaroj sotoj kaj cvanoj. La religio kiun ili praktikas estas kristanismo miksita kun Animismo.
En 1995 la tuta nombro de ndebeloj estis ĉirkaŭkalkulita en 588.000 personoj.
KwaNdebele estis bantustano en Sudafriko, kreita de la registaro de apartismo kiel duon-sendependa hejmlando por la Ndebeloj.