Novaro
Novaro, (Novàra en la itala), (Noara en la piemonta, Nuara en la lombarda) estas komunumo kun 104 388 loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma provinco en Piemonto, Italio.
Novaro | |||||
komunumo de Italio urbo urbego vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Piemonto | ||||
Provinco | NO Novaro | ||||
Geografia situo | 45° 27′ N, 8° 37′ O (mapo)45.458.62Koordinatoj: 45° 27′ N, 8° 37′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 162 m | ||||
Areo | 103.05 km² | ||||
Loĝantaro | 101 257 (2023) | ||||
Loĝdenso | 983 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Lumellogno, Olengo, Pernate, Torrion Quartara, Agognate, Casalgiate, Cascina Montà, Cascina Roggia Mora, Gionzana, Pagliate (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Caltignaga, Cameri, Casalino, Galliate, Garbagna Novarese, Granozzo con Monticello, Nibbiola, Romentino, San Pietro Mosezzo, Trecate | ||||
Patrono | Gaŭdentio (la. Gaudentius, it. Gaudenzio) de Novaro | ||||
Festa tago | 22-a de januaro | ||||
Nomo de loĝantoj | novaresi | ||||
Poŝtkodo | 28100 | ||||
Imposta kodo | F952 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 003106 | ||||
Telefona prefikso | 0321 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Ĝi estas la dua komunumo de la regiono laŭ loĝantaro kaj krucvojo de gravaj komercaj trafikoj inter Milano, Torino, Ĝenovo kaj kun Svisio.
Simbolo de la urbo estas la kupolo de la basiliko de Sankta Gaudenzio, alta 121 metrojn.
Geografio
redaktiNovaro distancas 49 km de Milano (15 km de la regiona limo kun Lombardio), 95 km de Torino, 23 km da Verĉelo. Distancas krome preskaŭ 35 km de Majora Lago kaj 40 km de Lago Orta.
Historio
redaktiNovaro estis fondita en la jaro 89 a.K. kiel romia kolonio, okaze de la atribuado de la latina civitaneco al la triboj de la keltoj de la Transpada Gaŭlio.
La 23a de marto 1849 okazis gravega Batalo de Novaro (1849); la piemonta armeo estis venkita de la aŭstroj de marŝalo Josef Radetzky.
Famuloj
redakti- Fotisto Paolo Monti (1908–1982)