Verĉelo

komunumo de Italio

Vercelli - en la antikva tempo Vercellae, en la piemonta Vërsèj, esperantigebla Verĉelo - estas komunumo de Italio, en orienta Piemonto, kie loĝas ĉirkaŭ 45.000 homoj.

Verĉelo • Vercelli • Vërsèj
Verĉelo
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Provinco VC Verĉelo
Geografia situo 45° 20′ N, 8° 25′ O (mapo)45.3255555555568.4230555555556Koordinatoj: 45° 20′ N, 8° 25′ O (mapo)
Alto super marnivelo 130 m
Areo 79.78 km²
Loĝantaro 45 206 (2023)
Loĝdenso 567 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Asigliano Vercellese, Borgo Vercelli, Caresanablot, Desana, Lignana, Olcenengo, Palestro (PV), Prarolo, Salasco, Sali Vercellese, San Germano Vercellese, Villata, Vinzaglio (NO)
Patrono Sankta Eŭzebio de Verĉelo
Festa tago 1-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj vercellesi
Poŝtkodo 13100
Imposta kodo L750
Kodo laŭ ISTAT 002158
Telefona prefikso 0161
Retpaĝo Oficiala retejo
Verĉelo • Vercelli • Vërsèj (Italio)
Verĉelo • Vercelli • Vërsèj (Italio)
DEC
Situo de Verĉelo • Vercelli • Vërsèj

Map

vdr

La urbo estis fondita de Keltaj kaj Liguraj popoloj. En 102 a.K. la antikva etno de cimbroj en granda batalo apud la urbo kontraŭ la armeo de la Romia Respubliko estis ekstermita.

La havas barbaran originon, sed ĝi pligrandiĝis kaj pligraviĝis dum la Romia Imperio kaj ĉefe dum la mezepoko, post ĝia kristaniĝo. Verĉelo estis kristanigita de episkopo Sankta Eŭzebio, unua episkopo de Piemonto, kaj dum mezepoka periodo ĝi estis fakte la plej grava urbo de la regiono laŭ religia vidpunkto. Dum malfrua mezepoko multaj sieĝoj kaj bataloj atakis nordan Italion kaj Verĉelon mem, kiu multfoje ŝanĝi posedanton, ĝis 1713 kiam per la Traktato de Utrecht ĝi fine iĝis posedaĵo de Savoja dinastio, kaj ekde tiam estis konstruitaj multaj mirindaj kaj artaj palacoj, preĝejoj kaj stratoj. Post la franca revolucio kaj la invado de Napoleono, Verĉelo iĝis franca ĝis fino de Napoleona Imperio. Dum la unuiĝo de Italio, dum 1800, Verĉelo havis gravan rolon en la batalo kontraŭ la aŭstro-hungara armeo, barante ĝin per la kreado de akva barilo tra la verĉelaj rizkampoj. Ekde la italia unuiĝo Verĉelo estas eta provinco, kaj sufiĉe riĉa urbeto, kie videblas interesaj artaĵoj ĉefe mezepokaj kaj postmezepokaj; ĝia ĉefa ekonomia forto esta la kultivado kaj komercado de rizo, kaj ĝia riza merkato estas inter la unuaj de tuta Eŭropo.

Preĝejo de Sankta Andreo

Monumentoj de Verĉelo

redakti

Preĝejo de Sankta Andreo

redakti

La preĝejo de Sankta Andreo estas la simbolo de Verĉelo, ĝi estis konstruata inter 1219 kaj 1227, laŭ la volo de kardinalo Guala Bicchieri (Gŭala Bikjeri). Ĝi estas unika ekzemplo de miksita stilo inter la lombard-emilia romanikstilo kaj la franca gotikstilo. La preĝejo enhavas tri navojn kun ege alta transepto, kaj ene estas riĉa kaj valorplena ligna ĥorejo. En la enaj ĉambroj estas konservata ligna krucifikso, el la 14-a jarcento. Kaj apud la preĝejo estas ankaŭ belega klostro rektangula.

Preĝejo de Sankta Kristoforo

Preĝejo de Sankta Kristoforo

redakti

La preĝejo de Sankta Kristoforo estis konstruata en 1515, kaj ene admireblas multaj pentraĵoj de Gaudenzio Ferrari (Gaŭdencjo Ferrari), kaj plie la tuta plafono estas pentrita per 1700-aj desegnoj. La arkitekturo mem de la preĝejo vere vidindas pro la balustrado de Filippo Juvarra kaj la belaj lignaj dekoraĵoj.

Placo Cavour

Placo Cavour

redakti

La nuntempa placo Cavour (Kavur') antaŭe estis nomata Piazza Maggiore (nome "Plej Granda Placo"), pro ĝia graveco kaj grandeco, kaj nun havas tiun nomon pro la monumento dediĉita al la piemonta politikisto: Camillo Benso di Cavour (Kamillo Benso di Kavur'), kiu staras meze de la placo. Verŝajne la placo estas en la loko kie estis la romia forumo, kaj nuntempe beligas ĝin mezepokaj palacoj kaj restaĵoj.

Famuloj

redakti

En Verĉelo estis trejnisto Győző Kulcsár 5 jarojn, pri kio memortabulo memorigas.

Eksteraj ligiloj

redakti