Guala Bicchieri

katolika kardinalo

Guala Bicchieri (Gŭala Bikjeri) estas itala katolika kardinalo, kiu vivis en la 13-a jarcento. Nun li ankoraŭ memoratas interalie pro la preĝejo de Sankta Andreo de Verĉelo, kiu estis konstruata laŭ lia volo inter 1219 kaj 1227.

Guala Bicchieri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1149 (1149-11-30)
en Verĉelo
Morto 30-an de majo 1227 (1227-05-30) (77-jaraĝa)
en Romo
Okupo
Okupo diplomato • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr
Preĝejo de Sankta Andreo

Ĝi estas unika ekzemplo de miksita stilo inter la lombard-emilia romanikstilo kaj la franca gotikstilo. La preĝejo enhavas tri navojn kun ege alta transepto, kaj ene estas riĉa kaj valorplena ligna ĥorejo. En la enaj ĉambroj estas konservata ligna krucifikso, el la 14-a jarcento. Kaj apud la preĝejo estas ankaŭ belega klostro rektangula.