Győző Kulcsár [djOzO kulĉAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulcsár Győző estis hungara skermisto (rapiristo, spadisto), olimpiano, kvarfoja olimpika ĉampiono, trifoja mondĉampiono, trejnisto.

Győző Kulcsár
Győző Kulcsár en 1970
Győző Kulcsár en 1970
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1940 (1940-10-18)
en Budapeŝto
Morto 19-an de septembro 2018 (2018-09-19) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoGimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Győző Kulcsár[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1940 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de septembro 2018 en Budapeŝto.

Biografio redakti

La familio Kulcsár dum la 2-a mondmilito vivis en nazia Germanio, poste en Svedio, sed ili revenis en 1946. La juna Győző maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, dum li skermis en la lernejo, iom poste jam en sportklubo. Li studis en Pezindustria Teknika Universitato, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1968, trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1976. Civile li laboris en instituto en Budapeŝto. Dum studado li ne forlasis la skermadon. Inter 1962-1979 li estis membro de la hungara nacia teamo (dekfoje hungara ĉampiono), li estis trifoje mondĉampiono en teamo (1970, 1971, 1978). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1964, Somera Olimpiko 1968, Somera Olimpiko 1972 kaj Somera Olimpiko 1976 kun 4 oraj kaj 2 bronzaj medaloj. En 1980 li forlasis la skermadon, poste li estis trejnisto (inter 1986-1991 en Vercelli). Lia edzino naskis filinon. Li ricevis plurajn premiojn.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Vercelli (2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti