Thika estas grandurbo kaj universitata urbo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.

Thika
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 83 000  () [+]
Geografio
Geografia situo 1° 3′ S, 37° 5′ O (mapo)-1.0537.08333333Koordinatoj: 1° 3′ S, 37° 5′ O (mapo) [+]
Alto 1 531 m [+]
Thika (Kenjo)
Thika (Kenjo)
DEC
Situo de Thika

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thika [+]
vdr

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Thika situas sur altebenaĵo laŭ rivero same nomata Thika en meza (iomete suda) parto de la lando. Najrobio etendiĝas 40 km.

Historio

redakti

En Thika antaŭ la koloniado diversaj triboj vivis. En la 1900-aj jaroj ankaŭ britoj kaj azianoj ekloĝis. Ĝi estis duaklasa municipo en 1963, post 5 jaroj ĝi ricevis la statuson urbo.

Ekonomio

redakti

Thika estas centro de la ananasokulturo. Aliaj okupiĝas pri hortikulturoj, kafoj, tritikoj, teksaĵoj. La lasta industrio estis tre grava en la paseo.

Trafiko

redakti

Thika havas fervojan linion kaj ĉefvojojn al Najrobio, Nyeri, Nakuru kaj Garissa.

Klimato

redakti

Thika situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas ĉ. 20 °C. Jare pluvas malpli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj

redakti

En proksimeco de Thika estas videblaj "Dekkvar-Akvofaloj" kaj Nacia parko.

Fontoj

redakti
  • Angla kaj pola Vikipedioj
  • Mapo