Jimeta
Jimeta estas grandurbo en Niĝerio.
Jimeta | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 16′ N, 12° 27′ O (mapo)9.266666666666712.45Koordinatoj: 9° 16′ N, 12° 27′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj: 09° 17′ N 12° 27′ O / 9.283 °N, 12.450 °O (mapo)Koordinatoj: 09° 17′ N 12° 27′ O / 9.283 °N, 12.450 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 286.001 en 2012
- Supermara alteco: 135–200 m
- Horzono: UTC +1
Geografio redakti
Jimeta situas sur ebenaĵo en valo laŭ rivero Benue, en la orienenta sekcio de la lando. Yola situas 9, Kameruno 50, Abuĝo 550 km.
Historio redakti
Jimeta ĉiam funkciis, kiel haveno de Yola. Jimeta kaj la proksima Yola estis unuigita urbo inter 1935-1955, kiel Jimeta Yola.
Ekonomio redakti
De julio ĝis oktobro Benue havas profundan akvon, tial boatoj portas arakidojn kaj kotonojn el Kameruno. Ili estas plusenditaj al la maro. En la ĉirkaŭaĵo de Jimeta oni kultivas miliojn, nuksojn, cepojn kaj indigojn. Aliaj bredadas brutojn, ŝafojn, kaprojn kaj kokojn.
Klimato redakti
Jimeta situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 25 °C, sed ĝi foje atingas 40 °C. Jare pluvas po 930 mm. Inter decembro-februaro neniam pluvas.
Trafiko redakti
Apud Jimeta situas flughaveno de Yola. Ĉefvojoj kuras al Kalabaro kaj (tra la rivero) Maiduguri. Gravas ankaŭ la rivera haveno.