Meru
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Méru (Oise) kaj Méru (stacidomo). |
Meru estas urbo (ankaŭ universitata urbo) kaj diocezo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.
Meru | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 0° 3′ N, 37° 39′ O (mapo)0.0537.65Koordinatoj: 0° 3′ N, 37° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 500 m [+] | ||
| |||
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 00° 03′ N 37° 39′ O / 0.050 °N, 37.650 °O (mapo)
- Telefonkodo: 064
- Poŝtkodo: 60 200
- Supermara alteco: 1581 m
- Horzono: UTC + 3
GeografioRedakti
Meru situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
LoĝantaroRedakti
Loĝantaro de Meru laŭ informo de pola Vikipedio estas nur 50273, laŭ angla Vikipedio 240.900, laŭ serba Vikipedio 146.987, do la fontoj ege diferencas.
HistorioRedakti
Britoj fondis Meru-on en 1911, kiel loko de agrikulturistoj.
EkonomioRedakti
Meru estas komerca, agrikultura kaj eduka centro. Oni okupiĝas pri kafoj, teoj, lignaĵoj, faboj kaj bredado de bestoj.
TrafikoRedakti
Meru havas 3 pavimitajn vojojn al direktoj de la ceteraj urboj.
KlimatoRedakti
Meru situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo varias inter 14-23 °C. Jare pluvas po 1366 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en aprilo kaj en novembro kulminas la pluvo.
VidindaĵojRedakti
- Nacia Muzeo de Meru
- en la proksimeco Monto Meru
FontojRedakti
- Angla, pola kaj serba Vikipedioj
- Mapo