Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Mwanza (Malavio) kaj Regiono Mwanza.

Mwanza estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono. Ĝi havas 225.244 loĝantojn (aglomeraĵo: 336.811, ambaŭ en 2005). Per tio ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, post Daresalamo, sed antaŭ Zanzibaro.

Mwanza
urbo • havenurbo • urbego
Administrado
Lando  Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 706 453  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 2° 31′ S, 32° 54′ O (mapo)-2.516666666666732.9Koordinatoj: 2° 31′ S, 32° 54′ O (mapo) [+]
Alto 1 140 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Mwanza (Tanzanio)
Mwanza (Tanzanio)
DEC
Mwanza
Mwanza
Situo de Mwanza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mwanza [+]
vdr

Ĝi situas ĉe fjordo de Viktoria Lago je alto de 1.140 metroj super marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas 2° 31′ 18″ S 32° 54′ 4″ O / 2.52167 °S, 32.90111 °O / -2.52167; 32.90111 (mapo).

La urbo estis fondita en 1892. Pro sia favora situo ĉe la lago ĝi evoluis al grava industria kaj ekonomia centro de Tanzanio, kun industrioj tekstila kaj nutraĵ-konservaĵa. Ĝi havas pramajn ligojn al Bukoba, Musoma kaj Nansio sur insulo Ukerevo. Fervojo ĝin ligas al Shinyanga kaj Tabora ĉe la centra tanzania fervoja linio. Pavimita vojo iras orienten al parko Serengeti kaj Musoma; ankaŭ la vojo al sudo, al Ŝinjango, nun estas preskaŭ komplete pavimita.

Esperantistoj redakti

Ĝemela urbo redakti

Mwanza ĝemeliĝis kun

Kuriozaĵoj redakti

La fiŝkapta industrio de Muvanzo estas temo de la filmo La koŝmaro de Darvino, kiu rakontas la ekologiajn problemojn kaŭzitajn per enmeto de la nila perko en la lagon.

Vidu ankaŭ redakti