Pointe-Noire
Pointe-Noire estas metropolo, la dua plej granda urbo de la lando, regiona ĉefurbo kaj marhaveno en Respubliko Kongo. La loknomo signifas: nigra punkto. Laŭ la interna administra divido de la lando, la urbo konsideriĝas unu el sume dek du departementoj.
Pointe-Noire | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 829 134 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 725 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 47′ S, 11° 52′ O (mapo)-4.788888888888911.865277777778Koordinatoj: 4° 47′ S, 11° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 14 m [+] | ||
Areo | 1144 km² ( 114 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
GeografioRedakti
HistorioRedakti
Portugaloj vidinte tiun lokon el la ŝipoj vidis nigran rokon "Ponta Negra", tial ĝi iĝis grava navigada punkto ekde 1484. Baldaŭe ĝi estis fiŝkaptista vilaĝo de 1883. Tiutempe francoj komencis koloniadi la regionon. En 1934 fervojo konstruiĝis al Brazavilo 512 km-ojn longa, ĉar Kongo ne estas plene navigebla. En la 1980-aj jaroj en la ĉirkaŭaĵo oni trovis nafton.
EkonomioRedakti
Pointe-Noire estas centro de naftoindustrio, sed gravas ankaŭ la fiŝkaptado.
KlimatoRedakti
Pointe-Noire havas tropikan klimaton. En septembro kaj oktobro la pluvo estas malpli, ol en aliaj monatoj. En ĉiuj monatoj la temperaturo estas tage 24-30 °C, nokte 22-26 °C.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Petro
- plaĝo
TrafikoRedakti
Pointe-Noire havas havenon, stacidomon kaj flughavenon, ĉiuj havas vojon al la ĉefurbo Brazavilo.