Bacău
Bacău [bakəŭ'] (hungare: Bákó; germane: Bakau) estas urbo en la orienta Rumanio, ĉe la rivero Bistrița, 284 km nord-oriente de București. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj grava centro de la rumana aviadilindustrio.
Bacău | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Bacău | |
Alinome | Bákó (hungare), Bacovia (latine) | |
Situo | 46° 35′ N, 26° 55′ O (mapo)46.58333333333326.916666666667Koordinatoj: 46° 35′ N, 26° 55′ O (mapo) | |
| ||
| ||
Alto super maro | 150–250 m | |
Poŝtkodo | 600000 | |
Loĝantaro | 144,307 (en 2011; 175.500 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 20297 | |
La urbon trairas du eŭropaj vojoj (E85 kaj E574), kiuj ligas ĝin suden al Bukareŝto, norden al Suceava kaj Ukrainio kaj sud-okcidenten al Braŝovo. La flughaveno de la Bacău estas internacia kaj nomiĝas laŭ la muzikisto George Enescu.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.primariabacau.ro Arkivigite je 2012-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Urba retejo
- http://www.prefecturabacau.ro Prefekteja retejo