Distrikto Aveiro
La distrikto Aveiro (distrito de Aveiro) estas distrikto de Portugalio. Sur areo de 2 808 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2011 vivis 735 790 loĝantoj. Administra centro estas la samnoma urbo Aveiro.
distrikto Aveiro
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Aveiro |
Areo | 2 808 km² |
Loĝantaro | 735 790 (censo de 2011) |
ISO-kodo | PT-01 |
La provinco limas okcidente je la Atlantika Oceano, norde je la distrikto Porto, oriente je la distrikto Viseu kaj sude je la distrikto Coimbra.
MunicipojRedakti
La distrikton konsistigas la sekvaj 19 municipoj:
- Águeda
- Albergaria-a-Velha
- Anadia
- Arouca
- Aveiro
- Castelo de Paiva
- Espinho
- Estarreja
- Ílhavo
- Mealhada
- Murtosa
- Oliveira de Azeméis
- Oliveira do Bairro
- Ovar
- Santa Maria da Feira
- São João da Madeira
- Sever do Vouga
- Vagos
- Vale de Cambra
GeografioRedakti
La distrikta areo plejparte situas je alteco de malpli ol 100 metroj super la marnivelo. 40 kilometrajn larĝa marborda ebenaĵo situas en la sudo de la distrikto. La plej gravaj riveroj estas Vouga, Cértima, Alfusqueiro, Águeda kaj Antuão. En la nordo kaj oriento la surfaco estas monteta ĝis monta.