Espinho
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Espinho (stacidomo). |
Espinho estas portugala urbo en la Distrikto Aveiro, Norda regiono kaj subregiono Metropola Areo de Porto, kun ĉirkaŭ 10 200 loĝantoj.
Espinho | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 31 786 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 509 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 1′ N, 8° 38′ U (mapo)41.01-8.64Koordinatoj: 41° 1′ N, 8° 38′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 21,06 km² (2 106 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Espinho [+] | |||||
Ĝi estas sidejo de municipo kun 21,06 km² kaj 31 043 loĝantoj (2021), subdividita en 4 fregezioj: Espinho, Anta e Guetim, Paramos, Silvalde. La municipo limas norde kun la municipo Vila Nova de Gaia, oriente kun Santa Maria da Feira, sude kun Ovar kaj okcidente kun Atlantiko.
Historio
redaktiJam en tempo de romianoj, en la regiono estis kastrumo, nome Kastrumo de Ovil, loĝloko referencita por la unua fojo en dokumento de 1013, aktuale en la freguesia Paramos. Ĝis antaŭ nelonge, la zono de Espinho ekuziĝis por fiŝkaptado laŭsezona. Tiuj unuaj okupantoj ne konstruis loĝejojn, kaj restis sur la marbordo nur dum la kaptosezono kaj revenis al la devenloko vintre, kiam vetero kaj maro malebligis sekuran fiŝkaptadon.
Setlado ekokazis ĉirkaŭ 1776 (la municipon oni kreis nur en 1899, per disiĝo disde Santa Maria da Feira), kiam aperis la unuaj loĝejoj (palheiros), el ligno kun tegmentoj ŝirmitaj el tero. La transiro el ligno al ŝtono okazis lante kaj laŭgrade, kaj pasis tra intermeza fazo, en kiu la palheiros, ankoraŭ lignaj, havis ĉefan fasadon el ŝtono kaj kalko. Poste, multajn el tiuj loĝejoj aĉetis kaj transformis pli riĉaj familioj, kio rezultis en la bankolonio de Espinho, kio iĝis unu el la plej famaj zonoj de la Nordo de Portugalio por distrado kaj feriado.
Bildoj
redakti-
Kastrumo de Ovil
-
Junta de Freguesia de Espinho
-
Preĝejo
-
Preĝejo restaŭrata en 2015
-
Monumento al la batalantoj de la Unua Mondmilito kaj de la Transmara Milito
-
Fajrestingistoj de Espinho
Aktualo
redakti-
Strando de São Félix da Marinha, Concelho de VN Gaia, Distrikto Porto, kaj fone Espinho.
-
Urbodomo.
-
Rua 19 (Pedonal)
-
Plurcela Centro
-
Kazino Espinho
-
Fervoja stacio, nova subtera kajo
Naĝejo
redakti-
Naĝejo Solário Atlântico (1942)
-
Naĝejo Solário Atlântico (1942)
-
Naĝejo Solário Atlântico (1942)
-
Naĝejo Solário Atlântico
Fregezioj
redakti-
Spektaklejo de Espinho
-
Preĝejo de Silvalde
-
Preĝejo de Silvalde