Ciudad Rodrigo estas municipo kaj loĝloko en la provinco Salamanko, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio). Temas pri la plej granda loĝata nukleo de la salamanka sudokcidento kaj oni konsideras ĝin ĉefurbo aŭ centro de la servoj de la komarko Ciudad Rodrigo, la jura distrikto de Ciudad Rodrigo kaj la diocezo de Ciudad Rodrigo, tri entoj proksime ligataj kvankam kun limoj leĝere malsamaj, situantaj en la granda ebenaĵo Campo Charro. Ĝi posedas la titolon Ciudad Antigua, Noble y Leal (Antikva, nobla kaj lojala urbo).
Ene de la municipaj limoj troviĝas pluraj loĝlokoj: Águeda del Caudillo, Arrabal de San Sebastián, Bocacara, Ciudad Rodrigo, Ivanrey, Sanjuanejo, Pedro Toro, Valdecarpinteros kaj la industriejo La Viña kiu okupas 240,11 kvadratajn kilometrojn kaj laŭ la censo de la municipa registrejo, en Ciudad Rodrigo loĝas 13 209 homoj.