Ushuaia
Ushuaia estas la plej suda urbo de la mondo. Ĝi situas je la suda marbordo de la provinco Fajrolando de Argentino, ĉe la Kanalo Beagle. La urbo havas ĉ. 50 000 loĝantojn.
Ushuaia | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo komunumo aŭtonoma municipo de Argentino vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | V9410 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 82 615 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 592 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 48′ S, 68° 18′ U (mapo)-54.807222222222-68.304444444444Koordinatoj: 54° 48′ S, 68° 18′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 23 m [+] | ||||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ushuaia [+] | |||||
La nomo Ushuaia devenas de nomo de la areaĵo de la indiĝenea jagana lingvo, de vortoj ush kaj waia, kaj signifas fonan aŭ profundan golfon. Britaj misiistoj uzis tiun indiĝenan areonomon por la setlejo multe pli poste. La selknamoj – en la malfrua 19-a jarcento viktimoj de genocido – alvenis al Fajrolando kiel la unuaj loĝantoj ĉirkaŭ antaŭ 10 000 jaroj, sed iliaj hejmo minime de historiaj tempoj estas la nordparto de la insulo – la sudo, kie Ushuaia troviĝas, estas la hejmlando de la jaganoj, la plej suda indiĝena popolo en la mondo.
HMS Beagle atingis la Kanalon Beagle la 29-an de januaro 1833. Dum granda parto de la dua duono de la 19-a jarcento, la neindiĝena popolo de okcidenta Fajrolando ĉefe konsistis de neargentinaj ŝtatanoj, inkluinte nombron da britoj. Ushuaia estis fondiĝita neformale de britaj misiistoj, kiu uzis la jaganan areonomon por la setlejo.
La brita misiisto Waite Stirling iĝis la unua eŭropano loĝanta en Ushuaia, kiam li loĝis kun la jaganoj inter la 18-a de januaro kaj la mezo de septembro 1869. En 1870, pliaj britaj misiistoj alvenis kaj fondis malgrandan setlejon. La unua domo konstruiĝita en Ushuaia estis trikameraĵo por misiisto kaj lingvisto Thomas Bridges, antaŭ-kunmetita en la Falklandoj en 1870. La familio Bridges loĝis en unu kamero, jagana geedza paro en alia, kaj la tria estis kapelo. La unua geedziĝo tamen okazis en 1871, kaj en 1872 sep geedziĝoj, 36 baptismoj, kaj la unua enfajrolanda eŭropana naskiĝo (Thomas Despard Bridges) estis registritaj.
La poste dufoja prezidanto de Argentino, Julio Argentino Roca, en 1873 argumentis por punkolonio por plurfojaj krimintoj ĉe Ushuaia, laŭ modelo de punkolonio en Tasmanio, Aŭstralio, kiel provo de atingi Argentina suvereneco de la tuta Fajrolando. Kelkajn jarojn poste, post la Ĉilio-Argentina landlimokontrakto de 1881, formala laboro ja komencis por krei tian urbeton kaj prizonon.
Dum la 1880-aj jaroj, multaj orserĉuloj venis al Ushaia pro onidiroj pri grandaj ortrovaĵoj, kiuj montriĝis falsaj. La 12-an de oktobro 1884 komodoro Augusto Lasserre establis la sub-dividon de Ushuaia, kun subskriboj de la misiistoj kaj mararmeaj oficistoj. Don Feliz M Paz iĝis guberniestro de Fajrolando kaj nomis Ushaia ĉefurbon en 1885, kaj en la sama jaro la teritoria polico organiziĝis en Ushuaia. Tamen, nur en 1904 la registaro de Argentino agnoskis Ushaia kiel fajrolanda ĉefurbo. En 1896, la prizono estis formale anonciĝita en dekreto de Roca, kaj la sama jaro, la sveda esploristo Otto Nordenskjöld vizitis la urbeton.[1]
Ushaia suferis pluraj epidemioj, inkluinte tifo, kokluŝo kaj morbilo, kiu multe malgrandigis la indiĝenan popolon. Ĉar la jaganoj ne estis inkluiĝitaj en la popolnombradoj, oni ne konas la ekzaktajn mortonombrojn. En 1911, oni ĉesis la misio pro tio ke la jaganoj pli-malpli malaperis.
Dum la unua duono de la 20-a jarcento la urbo kreskis apud la prizonoj por gravaj krimuloj. La argentinanoj sekvis la ekzemplon de aliaj landoj, kiuj konstruis malliberejojn sur insulo (ĉi-kaze la insulo Fajrolando), tiel ke fuĝi preskaŭ ne eblis. La kaptitoj devis labori en la industrio por lignoproduktado ĉirkaŭ la urbo. Finfine ili estas la kolonianoj, kiuj konstruis la urbon.
La urbo estas ŝatata de turistoj. Ili vizitas la nacian parkon de Fajrolando aŭ ŝipveturas en la Beagle kanalo, serĉante lokan flaŭron kaj faŭnon. Ushuaia estas la forirloko por vojaĝoj al Antarkto. Apude troviĝas la internacia flughaveno Ushuaia Internacia Aerodromo.
Estas unu industrio en la urbo: fabriko de elektronikaj aparatoj, ”Renacer”, kiu en freŝa tajdo de la tielnomotaj reekhavitaj entreprenoj en Argentino iĝis kooperativo, nun leĝe posedaĵo de siaj laboristoj.
Proksime al Ushuaia troviĝas la plej suda funkcianta fervojo en la mondo, la Suda fajrolanda fervojo, kiu nun operacias kiel muzea fervojo. Ĝi estis unue konstruita por servi konstruadon de la prizono, per la prizonuloj, en la komenco de la 20-a jarcento.
Referencoj
redakti- ↑ https://web.archive.org/web/20110531184645/http://www.tierradelfuego.org.ar/historia/ushuaia/resena.php?idpag=01 (se tio indikas ke li estis prezidanto, tamen estas dubinda, ĉar ŝajne li iĝis prezidanto en 1898).