Jamanoj

(Alidirektita el Jaganoj)

Jamanoj (ankaŭ nomataj JaganpopoloTekvenikoj) loĝis en la glacia Fajrolando kaj ankaŭ nomiĝis la kanuo-indianoj ĉar ili trapasis multan tempon en kanuoj sur la maro. Ili eĉ kunportis fajrojn. Pro tiuj fajroj Fajrolando ricevis sian nomon, kiam la hispana navigisto Fernão de Magalhães en novembro 1520 vizitis la regionon kaj vidis en la nebulo multajn fajrojn.

Jamanoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
jagana lingvo
vdr
Jamanoj en 1882
Jamana familio en kanuo
Jamana knabino en okcidentana vestaĵo

La fajroj estis vivosavaj por la Jamanoj. Ili estis preskaŭ nudaj kaj nur surhavis kapuĉmantelon el foko- aŭ lutrofelo. Ili ankaŭ ŝmiris bestograson sur la korpo por protekti sin kontraŭ dehidratiĝo kaj hipotermio. Ili vivis grandparte de la maro kaj multe manĝis fiŝojn kaj mitulojn kiujn la virinoj plonĝkolektis. Vestoj ne utilis en la malvarma akvo sed jes bestograso. Kiam ili pliposte de la misiistoj devis porti vestojn la Jamanoj malsaniĝis, ĉar la vestoj iĝis malpuraj kaj malsekaj en tiu klimato.

Ili ne kredis en iu kreinto, sed tamen en spiritoj kaj ankaŭ havis proprajn ritojn. Tiel patrino, post la naskiĝo de sia bebo, devis bani kun la bebo en la marakvo, pro kio la infano plifortiĝus.

Virinoj grave kontribuis al la supervivo de la tribo. Ili ofte estis pli fortike konstruitaj ol la viroj kaj plonĝis por kolekti nutraĵon, prizorgis la infanojn kaj remis kaj riparis la kanuojn. La viroj faris la kanuojn.

Dum jarcentoj tiuj indianoj kontraŭstaris la malvarmon per minimumaj rimedoj por varmigi sin. Kiam la blankaj koloniistoj trovis oron en la herbejo por ŝafoj ili kune kun la najbaraj etnoj la Alakalufoj kaj antaŭ ĉio la gvanako-ĉasantaj Onaoj malsuperiĝis ĉar la koloniistoj ankaŭ kunportis eŭropajn malsanojn. La ŝafistoj eĉ donis monon por ĉiu kapo de indiano, por ekstermi la indiĝenojn.

Tamen ne ĉiu tiel kondutis al la indianoj. La brita misiisto Thomas Bridges kompilis vortaron de la jamana lingvo kaj tiel savis 32 000 vortojn kaj esprimojn de la forgeso, antaŭ ol la popolo mem malaperos.

Laŭ ĉilia censo el 2002, ankoraŭ loĝis 1 685 Jamanoj en Ĉilio.

Jagana lingvo aŭ Jamana lingvo, menciita ankaŭ en la literaturo kiel háusi kúta, inchikut, tekeenika, yahgan aŭ yappu, estas la lingvo de la jaganoj.

Eksteraj ligiloj redakti