Julio Argentino Roca

Alejo Julio Argentino Roca (San Miguel de Tucumán, 17-a de julio de 1843Bonaero, 19-a de oktobro de 1914) estis politikisto, militisto kaj ŝtatestro argentina, aŭtoro de la nomita Konkero de la Dezerto, dufoje Prezidento de Argentino - inter 1880 kaj 1886 kaj inter 1898 kaj 1904 - kaj maksimuma reprezentanto de la nomita Generacio de la Okdeka, kiu estris la argentinan politikon dum pli ol tridek jaroj danke al la Partido Autonomista Nacional, kaj la formado de komplikaj sistemoj de aliancoj kun diversaj fortoj, kio havigis al li la kromnomon "la Zorro".[1]

Julio Argentino Roca
Persona informo
Julio Argentino Roca
Naskiĝo 17-an de julio 1843 (1843-07-17)
en San Miguel de Tucumán
Morto 19-an de oktobro 1914 (1914-10-19) (71-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Colegio del Uruguay (Concepción del Uruguay, Argentina) vd
Partio Partido Autonomista Nacional vd
Subskribo Julio Argentino Roca
Familio
Patro José Segundo Roca vd
Patrino Agustina Paz vd
Gefratoj Ataliva Roca vd
Edz(in)o Clara Funes de Roca vd
Infanoj Julio Argentino Pascual Roca vd
Profesio
Okupo oficirodiplomatopolitikisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Generalo Julio A. Roca.

Ekkariero redakti

Li estis filo de familio de terposedantoj kaj edukiĝis ĉe franciskanoj kaj poste en la urbo Concepción del Uruguay kun siaj fratoj. Spite klino al medicino li eniris en la militista kariero en 1858 kaj jam partoprenis en la milito inter Bonaero kaj la Argentina Konfederacio, okazinta inter 1859 kaj 1861, kaj same en la Milito de la Trilanda Alianco kontraŭ Paragvajo; en tiu milito mortiĝis lia patro kaj du fratoj. Li revenis kun rango de kolonelo, pro la Batalo de Curupaytí, antaŭ la fino de la milito.

Li partoprenis en la subpremado de la jordanista ribelo federala de Ricardo López Jordán en Entre Ríos en 1871, ĉefe en la batalo de Ñaembé. Fine de la Revolucio de 1874 atingis la rangon de generalo, post la venko super la generalo ribelinta José Miguel Arredondo — kiu korespondis politike al Bartolomé Mitre — en la batalo de Santa Rosa.

La Konkero de la Dezerto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La Konkero de la Dezerto.

La Konkero de la Dezerto estis milita kampanjo okazinta inter 1878 kaj 1885 fare de la registaro de Argentino kontraŭ la popoloj de indianoj, ĉefe de las etnoj de mapuĉoj kaj tehuelĉoj, kiu atingis la celon plenumi la faktan kontrolon super la teritorioj de la regionoj Pampo kaj Patagonio kiujn Argentino konsideris parton de sia teritorio, ĉar estis teorie inkluditaj ene de la limoj de la Vicreĝlando Rivero Plata, apartenanta al la hispana monarkio, sed ĝis tiam sub fakta kontrolo de diversaj nacioj de Indianoj.

Balotadoj redakti

Unua prezidenteco redakti

Dua prezidenteco redakti

Notoj redakti

  1. Tamen kelkaj fontoj asertas, ke la kromnomo "zorro" aŭ "zorrito" (vulpo, vulpeto) venis el infanaĝaj petolaĵoj.

Bibliografio redakti

  • Garrido, Marcela F. et al. Julio Argentino Roca. Biografía visual 1843-1914. Buenos Aires: Museo Roca - Instituto de Investigaciones Históricas, 2005. Texto disponible en línea: http://www.museoroca.gov.ar/articulos/biogravi.pdf Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
  • Halperín Donghi, Tulio (eld.) Proyecto y construcción de una nación. Argentina 1846-1880. Caracas: Ed. Ayacucho, 1980.
  • Luna, Félix. Soy Roca. Buenos Aires: Sudamericana, 1994. ISBN 950-07-2628-9
  • Luna, Félix. La Época de Roca. Buenos Aires: Planeta, 1998.
  • Ramos, Jorge Abelardo. Del patriciado a la oligarquía - 1862-1904. BuenosAires: Ed. Plus Ultra, 1971.
  • AA.VV. Roca 1843-1914. Buenos Aires: Academia Nacional de Historia. Serie "Iconografías Argentinas". ISBN 987-21737-0-2
  • Gallo, Ezequiel kaj Cortés Conde, Roberto. "ARGENTINA. La república conservadora" Buenos aires; EDITORIAL PAIDOS. COLECCIÓN DE HISTORIA ARGENTINA: Dirigida por Tulio Halperin Donghi.

Eksteraj ligiloj redakti