Brás Cubas
Brás Cubas (1507-1592) estis portugala nobelulo kaj ekspluatisto. Li estis filo de João Pires Cubas kaj Isabel Nunes, kaj fondinto de la brazila vilaĝo kaj nuna urbo Santos en la 26-a de januaro 1546 kaj de la brazila urbo Mogi das Cruzes en la 1-a de septembro 1560. Li gubernis dufoje la Kapitanlando de Sankta Vicento inter 1545-1549 kaj 1555-1556.
Brás Cubas (1507-1592) | ||
---|---|---|
Pentraĵo de Brás Cubas (1903) farita de la brazila pentristo Benedito Calixto.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | decembro 1507 en Porto, Portugalio | |
Morto | 10-a de marto 1592 en Porto, Portugalio | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi estis filo de "João Pires Cubas" kaj lia edzino "Isabel Nunes". Li venis al Brazilo en 1531 kune kun la unua ekspedicio de Martim Afonso de Sousa, fondinto de la vilaĝo Sankta Vicento. En la 25-a de septembro 1536, Dona Anna Pimentel, edzino de Martim Afonso de Sousa, uzante de siaj plenpovoj kiujn ŝi havigis al si, donis al li parton de la teritorioj kiuj estis la brako de la Kapitanlando de Sankta Vicento, pro la bonfaraĵoj kaj plibonigaĵoj faritaj de li kaj lia familio en tiu regiono. Li iĝis unu el la plej grandaj terposedantoj de la malalta regiono ĉirkaŭ Santos.
Tie li fondis flughavenon, kapelon kaj hospitalon ĝis hodiaŭ ekzistanta kaj konata kiel "Santa Casa de Misericórdia de Santos"[1], kiuj originigus la vilaĝon kaj nuna urbo de Santos. Ĉar la flughaveno estis plej bone lokigita ol tiu de Sankta Vicento, Brás Cubas estis la respondeca pri la transigo de la flughaveno el la kvartalo Ponta da Praia (Santos) en la Centron de la urbo, ĉirkaŭ la Monteto de Sankta Katarina[2].
Ĉefkapitano de Sankta Vicento (1545), en 1551 li estis nomumita de la portugala reĝo Dom Johano la 3-a[3] Provizanto kaj Disdonanto de la rentumoj kaj rajtoj de la kapitanlando.
En la sekvanta jaro, li konstruigis la "Fortikaĵo de Sankta Filipo el Bertiogo", en la "Insulo de Santo Amaro".[4] Li havis altestaran partoprenon ĉe la defendo de la Kapitanlando kontraŭ atakoj de la Tamojaj indiĝenoj[5], aliancitaj al la francaj korsaroj.
Pli malfrue, ordonite de la 3-a Ĝenerala Guberniestro en Brazilo, Mem de Sá, li plenumis ekspediciojn tra la internlando de Brazilo serĉe de oro kaj arĝento. Oni diras ke li iris ĝis la "Chapada Diamantina"[6]
Liaj provoj sklavigi la indiĝenojn rezultis en ribeloj kiuj determinis la ekaperon de la "Konfederacio de la Tamojoj".[7], kiu nur povis esti parte haltigita per la agadoj de la jesuitaj pastroj Manuel da Nóbrega kaj José de Anchieta. Kiam li mortis, li estis nobela de la Reĝa Domo kaj unu el la plej respektataj en la kapitanlando.
La titolo kiel Ĉefguberniestro de la vilaĝo de Santos transiĝis al lia filo, Pero Cubas (1587-1614).[8] Ĉe lia epitafo, oni registris ke li malkovris "oron kaj metalojn en 1560". En 1578, cetere, estis kuranta la novaĵo pri la ekzisto de oraj kaj arĝentaj minejoj en la kapitanlando, laŭ informoj de angla regnano loĝinta en Santos.
Literaturo
redakti- The Making of Brazil
- Fatos da história mundial
- Viva o vinho[rompita ligilo]
- The snake gonna smoke Arkivigite je 2019-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Porto Gente
- Academia.edu
- Gazeta Virtual
Referencoj
redakti- ↑ Sankta Domo de Favorkoreco de Santos
- ↑ La Monteto de Sankta Katarina estis antikva kapelo konstruita sur monteto kaj dediĉita al Sankta Katarina de Aleksandrio.
- ↑ Ĉiuj portugalaj regnestroj ricevis la prefikson Dom (Dominus=Sinjoro en la latina) en iliaj nomoj.
- ↑ La Insulo de Santo Amaro lokiĝas en la centro de la marbordo el la Ŝtato San-Paŭlo, nordoriente de la Insulo de Sankta Vicento kaj norde de la Golfeto de Santos.
- ↑ La Tamojoj estis indiĝenoj kiuj vivis inter la norda marbordo de la Ŝtato San-Paŭlo kaj la suda marbordo de la Ŝtato Rio-de-Ĵanejro.
- ↑ Ŝapada Diamantina (diamanta altebenaĵo) estas brazila altebenaĵo situanta en la Ŝtato Bahio.
- ↑ La Konfederacio de la Tamojoj estis ribelo estrita de la Tupinamba-a indiĝena nacio kontraŭ la portugalaj koloniistoj.
- ↑ Informações históricas sobre São Paulo no século de sua fundação
]