Francisco Almada

brazila esperantisto

Francisco de SOUZA ALMADA (naskiĝis en 1898 - mortis fine de junio 1990 en Santos, Brazilo) estis brazila esperantisto, kiu dediĉis gravan parton de sia vivo al Esperanto kaj ĝia movada unuiĝo en Brazilo. Li estas Honora Membro de UEA. Edziĝis kun Marija Pozder Almada, post koni ŝin en Universala Kongreso de Esperanto en Britio.

Francisco Almada
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1897 (1897-11-30)
Morto 31-an de majo 1990 (1990-05-31) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Sr-o Almada eklernis Esperanton sole, en 1948. Por ekzercadi ĝin li uzis la korespondan interŝanĝon kun alilandanoj. Li tuj organizis grupon al kiu li instruis samtempe dum li ellernis la lingvon. Finis la kurson 23 personojn en Santos, San-Paŭlio. Kiel funkciulo de Banco do Brasil li ofte vojaĝis kaj eluzis tiujn vojaĝojn por propagando de Esperanto. Li estis unu el fondintoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro.

Pli ol kvardek jaroj delegito de UEA pri bankaj aferoj kaj financa subtenanto de tiu asocio. Ĉefe grava al Esperanto-movado pro mona subteno, movadis ĉefe en Santos. Li estas unu el la fondintoj de Brazila Konsilantaro de Esperanto, por finiĝi la duonigon de la brazila esperantista movado kaj translokiĝi la nacian sidejon al la ĉefurbo, Brazilja. Li eldonis lernolibreton kaj daŭre apogis Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kie li iĝis "asocia bonfaranto".

Grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto kiel studobjekto en la Federacia Universitato de Juiz de Fora. Li varbis la subtenon de fama futbalisto Pelé por Esperanto kaj tradukis "Mi estas Pelé" lia aŭtobiografio. Li ankaŭ skribis artikolojn pri Esperanto en ĵurnalo A Tribuna de Santos, kiu semajne aperigis ilin.

En Santos estis de li organizita la Seminario de KKE en 1977. Okaze de tio, li sukcesis starigi buston de L.L. Zamenhof sur placo de la urbo kaj urboĉambro nomiĝis "Praça Esperanto" placon en fora kvartalo.

Ankoraŭ vaste konata kiel instruinto, informinto kaj organizinto de la brazila movado, li grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto en la studtemaron de la Federacia Universitato de Juiz de Fora.

Verkoj kaj tradukoj redakti

  • Almada, Francisco de Souza: Esperanto elementar (para principiantes) (Santos: Brazila Konsilantaro de Esperanto, 1977. - 22 p.)
  • Arantes do Nascimento, Edson: Mi estas Pelé (Esperantigis Francisko Almada. Prologo de Roberto das Neves. - Rio de Janeiro: Kultura Kooperativo de Esperantistoj, 1971. - 164 p. : ilustr.)