Marija Pozder Almada

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marija POZDER ALMADA, ankaŭ nomata simple Maria ALMADA (naskiĝis la 3-an de majo 1923 en Hungario, mortis la 18-an de septembro 2009 São Paulo, Brazilo), estis hungardevena esperantistino. En sia naskolando ŝi diplomiĝis pri ekonomio kaj tie ankaŭ eklernis Esperanton. En Britio, okaze de Universala Kongreso de Esperanto en Harrogate, ŝi ekkonis brazilan esperantiston Francisco Almada, al kiu ŝi edziniĝis en 1962 kaj de tiam ŝi daŭre loĝis en Brazilo.

Marija Pozder Almada
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1923 (1923-05-03)
Morto 18-an de septembro 2009 (2009-09-18) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Fervora esperantistino kun regula partopreno en aranĝoj, ŝi movadis ĉefe en sia loĝurbo Santos kaj ties regiono, kie agadis aliaj geesperantistoj kiel Emilio Cid, Márcia Soares kaj Felipe Queiroz. Ŝi prezidis Fondaĵon Almada kiu precipe monhelpis Brazilan Esperanto-Ligon. Pentristino, ŝi fondis en 1978 Universalan Artistan Ligon de Esperantistoj.

En januaro 2009 ŝi sentis sin malbone, pro tio estis tuj enhospitaligita, kaj poste internigita en speciala malsanulejo. Ekde tiam, ŝi ne plu kapablis piediri pro blokigo de iu krur-veno. Je la 18-a de septembro oni noticis ke ŝi forpasis pro cerb-vascula akcidento.