Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la biciklo. Por informoj pri la lernometodo, vidu la artikolon Tandemo (lernometodo).

Tandemo estas veturilo kie la pelantoj estas unu antaŭ la aliaj.

Tandemo kie du veturantoj lokiĝas unu post la alia.

Tandemo estas nomo de kaleŝo tirata de ĉevaloj, kie la ĉevaloj estas jungitaj unu post la aliaj.

Tandemo estas nomo de biciklo, kie la veturantoj sidas unu post la alia. Kutime tandemo havas du sidlokojn, sed ekzistas tandemoj por pli da veturantoj. La antaŭa homo havas stirilon, kiu estas fiksita al la antaŭa forko kaj tiel al la antaŭa rado. La malantaŭa homo (aŭ homoj) havas tenilojn por la manoj, sed tiuj teniloj ne turniĝas. Ĉiuj veturantoj havas pedalojn, kiuj estas konektitaj al la sama ĉeno. Do ĉiuj devas pedalumi je la sama rapideco. Dum la antaŭa homo stiras, li/ŝi ankaŭ devas atentigi la alian (aŭ aliajn) antaŭ turniĝo, por ke ĉiuj povu movi sin (kaj tiel sian pezon) al tiu flanko por bona turniĝo.

Tandemo povas signifi veturilon kun proksimaj paroj de aksoj.

Malnova ekzemplo por kvaropo da biciklantoj. Foto de 1989.

Filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti