Tandemo (lernometodo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la lernometodo. Por informoj pri la biciklo, vidu la artikolon Tandemo.

Tandemo estas metodo por lerni lingvojn, kie du personoj kunvenas por lerni la lingvon de la alia persono. Do okazas interŝanĝo de kapabloj kaj scioj. La nomo venas de tipo de biciklo, kie du homoj sidas kaj pedalumas por veturi.

Du homoj kunvenas por lerni la lingvon de la aliulo.

Fakte la metodo « tandemo » povas esti uzata por io alia ol lingvo.