Bicikla kulturo estas esprimo kiu povas referenci al ĉeftendenca kulturo kiu subtenas la uzadon de bicikloj aŭ al subkulturo. Kvankam la esprimo "bicikla kulturo" estas ofte uzata por aludi al variaj formoj de asocia modo, estas erara nomigi tion modo aŭ ankaŭ kulturo.[1]

Modelo de biciklo populara por urba uzado.

Biciklokulturo referencas ĉefe al urboj kaj landoj kiuj subtenas grandan procenton de utilaj bicikloj, nopme fortan bicikladon. Konataj ekzemploj estas Danio, Nederlando, Germanio, Belgio (Flandrio partikulare), Svedio, iama Ĉinio, Bangladeŝo kaj Japanio. Estas ankaŭ urboj en kelkaj landoj kie biciklokulturo estis integra parto de la pejzaĝo dum generacioj, eĉ sen multe da oficiala subteno. Tio okazas ekzemple ĉe Ílhavo, en Portugalio. Nordamerikaj urboj kun forta biciklokulturo estas Madison,[2] Portlando, San Francisko, Bostono, Toronto, Montrealo, Linkolno,[3] Peoria, kaj la ĝemelurboj Minneapolis–Saint Paul.

Urbo kun sufiĉe forta biciklokulturo kutime havas bone disvolvigita biciklan infrastrukturon, kiu havu ekzemple apartajn biciklovojojn kaj sufiĉe ampleksajn instalaĵojn por urbaj bicikloj, kiaj biciklohaltejoj, bicikloriparejoj kaj bicikloluejoj.

Notoj redakti

  1. Snob, Bike (2009). Bike Snob: Systematically & Mercilessly Realigning the World of Cycling [Hardcover].
  2. [1] Alirita la 28an de Majo 2018.
  3. "Great Plains Trails Network | Jogging, Biking, Walking, Horseback Riding Trails | Lincoln". Gptn.org. Alirita la 28an de Majo 2018.