Internacia Biciklada Unio

La Internacia Biciklada Unio (france: Union Cycliste Internationale, mallongigata kiel UCI) estas la internacia rega instanco pri bicikla ŝporto. La asocio fondiĝis en 1900. Ĝia sidejo troviĝas en Aigle VD Flago-de-Svisio.svg  Svislando.[1] Ĝi elmontras regulojn por bicikla dezajno, kaj specoj de rasoj. La UCI ankaŭ eldonas persilojn al vetkuraj teamoj, kiuj donas al ili permeson konkurenci en unu el la vicoj aŭ turneoj.

Internacia Biciklada Unio
Union Cycliste Internationale
UCI
emblemo
World Cycling Centre - Aigle Switzerland.jpg
Tipo sporto (biciklado)
Fondodato 1900
Sidejo Aigle VD Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Estro Brian Cookson
Retejo http://www.uci.ch/
Twitter @UCI_cycling
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

 
Strabicikla konkurso en subĉiela trakbicikla konkursejo (aŭ neologisme velodromo)

La UCI estis fondita la 14-an de aprilo 1900 en Parizo sub la gvidado de ĝiaj fondaj membroj, estante la naciaj biciklaj ŝportaj organizajoj en Belgio, Usono, Francio, Italio kaj Svislando.

TaskoRedakti

La UCI havas kiel taskon doni biciklajn permesilojn al rajdantoj kaj membrolandoj. Ĝi disponigas gvidliniojn pri la organizado, disvolviĝo kaj kalendaro de la konkursoj. Ĝi ankaŭ reguligas rimedojn por kontraŭbatali dopadon. La UCI ankaŭ desegnas klasifikon kun la punktoj aljuĝitaj en la rangotabeloj en la diversaj disciplinoj. UCI organizas ankaŭ la mondĉampionecojn de surstrata biciklado (france: Championnats du monde de cyclisme sur route), en kiuj naciaj teamoj estas reprezentitaj, male al la aliaj biciklado-eventoj, kie komercaj teamoj konkuras.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Union Cycliste Internationale (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

(fr, en) Oficiala retejo de UCI