Ciklodromo

sportejo por okazigo de konkursoj de traka biciklado
(Alidirektita el Traka bicikla konkursejo)

Traka bicikla konkursejo, aŭ pli mallonge ciklodromo[1] aŭ ankoraŭ per evitebla neologismo velodromo, estas sportejo por okazigo de konkursoj de traka biciklado - unu el la variaĵoj de voja bicikla konkurso. Ĝi uzeblas nur per apartaj bicikloj - nur en esceptaj kazoj kaj en konkursoj de publikaj vojoj, kiuj sprinte finiĝas en traka bicikla konkursejo, permesatas la uzo de konkuraj bicikloj antaŭvidataj por publikaj vojoj.

la konkura trako de traka bicikla konkursejo - bone videblas la blua, ruĝa, nigra kaj pli larĝa helblua linioj

Konstruado

redakti

Por la konstruado de trakaj biciklaj konkursejoj historie uziĝis diversaj materialoj. La nuntempe plej oftaj materialoj estas ligno, betono kaj asfalto. La trakoj el ligno ebligas plej altajn rapidecojn, ĉar ili havas malplej da frotada rezisto. Por subĉielaj trakoj interalie uziĝas la malofta tropika ligno afzelia. Por tegmente protektitaj trakoj unuavice uziĝas ligno de siberiaj piceoj. Asfalto bone uzeblas por trakoj pli longaj ol 333 metroj kaj sen fortaj kurbiĝoj respektive sen forta kurba traka kliniĝo - por aliaj trakoj ĝi ne plu konvenas al nuntempaj kvalitaj normoj.

Referencoj

redakti
  1. ekzemple en la Grand Dictionaire Fr-Eo de J. Le Puil kaj J.-P. Danvy, 1992, paĝo 896: vélodrome (fr) = ciklodromo (eo), ankaŭ en la Dictionaire compact Fr-Eo en la reto, paĝo 220 el 230

Vidu ankaŭ

redakti