La Vintra Ciklodromo (france: vélodrome d’Hiver) de Parizo estis traka bicikla konkursejo, konstruita en 1909 kaj malkonstruita en 1959. Oni familiare nomis ĝin Vél’ d'Hiv’. Ĝi situis sur strato Nélaton, en la 15-a arondismento de Parizo.

Vintra Ciklodromo
Vélodrome d'Hiver
Vélodrome d'Hiver
areno
Loko Parizo
 Francio
Geografia situo 48° 51′ 14″ N, 2° 17′ 20″ O (mapo)48.85382.2889Koordinatoj: 48° 51′ 14″ N, 2° 17′ 20″ O (mapo)
Vintra Ciklodromo (Parizo)
Vintra Ciklodromo (Parizo)
DEC
Vintra Ciklodromo
Vintra Ciklodromo
Vintra Ciklodromo
Map
Vintra Ciklodromo
Malfermita 1909
Kapacito 17 000
vdr

Komence de la 20-a jarcento, bicikla konkurado fariĝis amasa spektaklo ŝatata de la laborista popolo de la urboj. Konstruado de ciklodromoj partoprenis al tiu movado. Ekde 1902, Henri Desgrange (ankaŭ kreinto de Tour de France en 1903) petis al arĥitekto Gaston Lambert aranĝi la Galerion de Maŝinoj, restaĵon de la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, situanta en la kvartalo de Grenelle, por krei tie kurejon por bicikla konkurado. Inaŭgurita la 20-an de decembro 1903, la ciklodromo rapide akiris grandan popularan sukceson. Tamen, en 1909, la urbo anoncis la malkonstruon de la Galerio de Maŝinoj por liberigi la perspektivon al la Champ de Mars. Desgrange decidis ekkonstrui apude, ĉe la angulo de Bulvardo de Grenelle kaj de Strato Nélaton, novan templon de la biciklo. En la nova Vel' d'Hiv' kiu naskiĝis, 17 000 spektantoj, sur sidŝtuparoj el brikoj kaj betono, povis observadi biciklistojn, kiuj rondiris 250 metrojn longan kurejon el abio, ĉirkaŭ vasta centra herbotapiŝo. La spektaklejo estis prilumata de grandega zenita vitrotegmento kaj pli ol mil elektraj lampoj.

Multnombraj manifestacioj animis tiun ekipaĵon. La fama bicikla kurado de la Six jours de Paris (6 tagoj de Parizo), kreita en 1913, laŭ la ekzemplo de simila usona kurado, ekkonis sian apogeon inter la du mond-militoj, kaj rapide fariĝis la kulmino de la bicikla sezono. En 1926 komenciĝis la elekto de la Reine des 6 jours (Reĝino de la 6 tagoj), ŝarĝita startigi la kuradon; Reĝinoj estis elektitaj en la medio de laŭmodaj popularaj artistinoj: Édith Piaf, Annie Cordy, Yvette Horner estis Reĝinoj de la 6 tagoj. Animado disvastiĝis tag-nokte en la stratoj de la kvartalo.

En 1931[1], la konstruaĵo estis renovigita de usonano Jeff Dickson kaj fariĝis la Palais des Sports de Grenelle (Sport-Palaco de Grenelle)[2]. Efektive, kun sia kompanio Jeff Dickson International Sports, li organizis, krom la tradiciaj boks-turniroj kaj biciklaj kuradoj, aliajn sportajn konkuradojn en ĝia interno[3]: teniso, korbopilko kaj ankaŭ glacihokeo kaj glacisketado (dank' al adekvata aparataro ebliganta realizadon de sketejo). Tio estis la komenco de glacihokeo en Francio[1].

Post la milito, tie estis organizitaj boks-turniroj kun Marcel CerdanSugar Ray Robinson ekzemple, ĉeval-konkuroj, kaj eĉ modparadoj.

Ekde la 16-a de julio-17-a de julio 1942, tie restis kaptitaj dum pluraj tagoj sub severaj kondiĉoj miloj da Judoj, viktimoj de la Rastado de la Vintra Ciklodromo (13152) antaŭ ilia deportado al ekstermejo de Aŭŝvico-Birkenau.

La Ciklodromo estis malkonstruita en 1959.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Tristan Alric, Un siècle de hockey en France, p. 21
  2. Tristan Alric, Un siècle de hockey en France, p. 23
  3. Tristan Alric, Un siècle de hockey en France, p. 22

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti