Espéranto-France

landa Esperanto-asocio

Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto) estas esperanto-asocio fondita en 1898 celanta esti tegmenta organizaĵo de francaj esperantistoj. Ĝi estas Landa Asocio de UEA ekde 1934.

Espéranto-France
Emblemo de Espéranto-France
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1898
Interretejo esperanto-france.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

La asocio estis fondita en Francio en 1898 sub la nomo Société Pour la Propagation de l'Espéranto (SPPE; esperante Societo por la Disvastigo de Esperanto) kaj uzis precipe la francan lingvon, kvankam agis internacie. En 1903 oni ŝanĝis la nomon al Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto, tiel konformiĝante al la nova fenomeno de naciaj esperanto-asocioj. Poste, ekde 1945, ĝi nomiĝis Union Espérantiste Française, U.E.F. (esperante Unuiĝo Esperantista Franca), ĉar ĝi transformiĝis al federacio. La nunan nomon, Espéranto-France, ĝi havas ekde 2000.

AdministradoRedakti

Nuna estraroRedakti

Ekde la 15-a de majo 2021, la nuna estraro de Espéranto-France estas[1]:

PrezidintojRedakti

Espéranto-France (ekde 2000)
Unuiĝo Franca por Esperanto (de 1962 ĝis 2000)
Unuiĝo Esperantista Franca (de 1945 ĝis 1962)
Société Française pour la Propagation de l'Espéranto (de 1903 ĝis 1945)
Société pour la Propagation de l'Espéranto (de 1898 ĝis 1903)

Individuaj membroj, federacioj kaj fakaj asociojRedakti

En ĝi membras krom individuaj membroj:

MembronombrojRedakti

La sekva tabelo montras la membronombrojn de kelkaj jaroj por doni proksimuman ideon pri la evoluo.

El la 1800 homoj por 1902 enestas "380 fremduloj kaj 1.420 francoj". La indikoj por 1923, 28 kaj 33 enhavas ankaŭ la Federaciojn de Nordafriko kaj Hindoĉinujo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti