Xavier Dewidehem

franca esperantisto

Xavier Dewidehem estas franca esperantisto. Inter la jaroj 2011 kaj 2015 li estis la prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto), kaj meze de la 2010-aj jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la UK 2015 en Lille. Kome ekde mezo de decembro 2022 li duafoje estas la prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio, aktiva en la regiono Hauts-de-France, kiun li jam prezidis en 2005-2010. Laŭ informoj de la retejo edukado.net, li komence de la 2000-aj jaroj esperantistiĝis pere de ĉiusemajnaj duhoraj kursoj de Claude Longue-Épée, antaŭulo en la prezidanteco de Espéranto-France, en la Beletra Universitato «Lille-3» por studentoj kaj al malpli junaj universitatanoj.[1]

Xavier Dewidehem
Xavier Dewidehem en la UK 2015
Xavier Dewidehem en la UK 2015
Persona informo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti

Antaŭe:Prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto)Poste:
Bruno Flochon20112015Axel Rousseau