Claude Longue-Épée
Claude Longue-Épée - naskiĝis la la 15-an de aŭgusto 1931 en Bersée, regiono Nordo-Kaleza Markolo de Francio, do nun 93-jara - estas franca esperantisto. Inter la jaroj 2001 kaj 2004 li estis la prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto).
Claude Longue-Épée | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1931 (93-jaraĝa) en Bersée |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Denaska esperantisto | Jes |
Vivo
redaktiLia patro esperantistiĝis en 1936, kiam li estis 29-jara, instigite de la instruistino de Claude, f-ino Vialis. Tiam, la kvin/ses-jara Claude havis la privilegion konatiĝi kun Gaston Waringhien kaj Sipke Stuit, kiu instruis Esperanton laŭ la rekta Ĉe-metodo. Post la elementa lernejo, ekde sia 11-a jaraĝo, li studis en diversaj liceoj de la Lille-a regiono kaj en la «Centra Lernejo de Parizo» («École Centrale de Paris»). En tiuj lernejoj li lernis la lingvojn latinan, grekan kaj anglan. Tamen, nur kiam li estis 20-jara, li aktive eklernis Esperanton, kiam li pro malsano devis interrompi la studojn en Parizo dum jaro kaj hejmenvenis al la gepatroj.
Reveninte al Parizo en 1952, li ekpraktikits viglan esperantlingvan korespondadon kaj baldaŭ aktive partoprenis la eventojn esperantlingvajn en la urbo. Interalie, li regule ĉeestis en la kunvenoj de la kabaredo «La Tri Koboldoj». Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun Raymond Schwartz, Lucien Laurat, Roger Bernard, Georges Lagrange kaj multaj aliaj. Li partoprenis oftajn prelegojn de la loka grupo en «La Sorbonne», kie li faris mem prelegojn pri sia studfako pri konstruado kaj rezisto de materialoj.
Kiam li estis ricevinta sian inĝenieran diplomon, li estis dungita de la firmao «Say», por fabriki sukeron krudan kaj rafinitan el betoj. En tiu fako li restis dum sia tuta profesia vivo; kiel inĝeniero, ĉefinĝeniero, fabrikestro de uzino, desegnejestro de la uzinaro de la firmao. Li tiel laboris en pluraj uzinoj kaj en la sidejo de la firmao, en francaj departementoj Oise, Marne, Nordo. Por sia laboro li multe vojaĝis en landoj prilaborantaj sukerbetojn kaj kanbetojn. Ĉie li havis kontaktojn kun la lokaj esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj.
Ekde sia emeritiĝo en 1995 li denove loĝas en Bersée. Li daŭre aktivas por Esperanto, interalie prelegante, ĉu en la franca pri Esperanto, ĉu en Esperanto pri la farado de sukero. Li verkis en Esperanto broŝuron eldonitan de la Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE) kaj titolitan «Sukerfarado, sukerfariloj kaj sukerfarejoj»; ĉefe por elmontri la kapablon de Esperanto esprimi ĉiujn teknikajn vortojn kaj esprimojn.
Krom verkante pri la gramatiko de Esperanto, li interalie tradukis de Boris Vian «La Ŝaŭmo de l’ Tagoj» (eldonitan de «Espéranto-France»). Unue ĉar Boris Vian estis lernanto de la «Centra Lernejo de Parizo» samkiel li, sed due, kaj ĉefe, por elmontri la kapablon de Esperanto traduki kaj krei vortludojn kaj spritajn misesprimojn - rememorige pri Raymond Schwartz.
Kadre de lia prezidanteco de la asocio Espéranto-France, kun la efika kontribuo de la nordfrancaj esperantistoj li iniciatis kaj organizis la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro. Krome li multajn jarojn estis ĉefredaktoro de la esperantlingva «Norda Gazeto».
Eksteraj ligiloj
redakti- biografio en la "panteono" de la retejo edukado.net (esperante)
- artikolo pri li kaj lia edzino el 2015 en la regiona gazeto La voix du Nord (france)
Antaŭe: | Prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto) | Poste: |
---|---|---|
Claude Nourmont | 2002–2004 | Bruno Flochon |