Sipke Stuit
Sipke STUIT (naskiĝis la 18-an de septembro 1908 en Huizum, Leeuwarderadeel[1], mortis la 26-an de februaro 1974 en Arras, Francio) estis nederlanda esperantisto, kiu loĝis en Arras depost 1934, kie li en 1935 edzinigis francan esperantistinon Simone Decaudin[2] (1909–1975). Ili havis kvin infanojn, ĉiuj denaskaj esperantistoj: Margarita Marie Stuit (naskita la 20-an de aprio 1936[3]), Marc Stuit (la 16-an de aŭgusto 1938[4]), Magdalena Stuit (en 1942), Eric Marie Daniel Stuit (la 18-an de novembro 1945[5]) kaj Mary Ann Stuit (en 1947).
Sipke Stuit | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1908 en Huizum |
Morto | 26-an de februaro 1974 (65-jaraĝa) en Arras |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Simone Decaudin (1934–) |
Infanoj | 5 |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Stuit lernis Esperanton en sia junaĝo, li multe vojaĝis, prelegis, gvidis kursojn, ktp. Stuit ankaŭ eldonis proprakoste en 1946 la libreton de Petro Stojan Vindiania.
Verkoj
redaktiLi verkis artikolojn kaj poemojn. Al liaj iniciatoj oni dankas ankaŭ la aperon de du tradukoj el la frisa lingvo: Dorse al la muro kaj Frisaj rakontoj (1964) en Esperanto. Stuit aŭtoris ankaŭ la poemon "La tutan mondon volus mi trairi" en 1967.
Recenzoj
redakti
|
Referencoj
redakti- ↑ Bevolkingsregister met Sipke Stuit (nederlande). Tresoar (1908-09-18). Alirita 2018-04-20.
- ↑ Heroldo de Esperanto n-ro 32 (841), 11-a de aŭgusto 1935, paĝo 4.
- ↑ Naskiĝoj. En: Franca Esperantisto 1936, paĝo 68.
- ↑ Anoncetoj. En: Heroldo de Esperanto n-ro 34 (990), la 4-an de septembro 1938, paĝo 4.
- ↑ Naskiĝoj. En: Esperanto Internacia 1945, paĝo 100.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- esperante Lia foto en esperanto.net
- esperante Foto kaj iom da informoj pri Frisaj rakontoj
- esperante + germane Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Sipke Stuit en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine