Monda Tago de Vegetarismo

Monda Tago de Vegetarismo (angle: World Vegetarian Day) – festo celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro, fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle: International Vegetarian Union, IVU).

Ideodonanto de la festo estis Nordamerika Vegetarana Asocio (angle: The North American Vegetarian Society).

CeloRedakti

Celo de la tago estas promocio de vegetarismo kun informado pri sanaj avantaĝoj, kiuj laŭ vegetaranoj estas ligitaj al tio. Krome kampanjoj konsciigaj pri rilato al bestoj kaj medioprotekto.

FestadoRedakti

Ĉi-tage estas organizataj interalie renkontoj kun vegetarana regalado, disdono de flugfolioj, artismaj aranĝoj, festivaloj, lekcioj, filmprezentoj.

Ligitaj festojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti