Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio

esperanto-organizaĵo, faka asocio de UEA
(Alidirektita el TEVA)

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) estas asocio de esperantistaj vegetaranoj. Ĝi fondiĝis en 1908 kaj estas la plej malnova el la nuntempe ekzistantaj internaciaj organizoj de vegetaranoj.

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio
emblemo
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio
Komenco 1908 vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

Esperanto kaj vegetarismo redakti

Inter esperantistoj troviĝas proporcie multe pli da vegetaranoj ol inter neesperantistoj. Tion montris i.a. enketoj inter la membroj de Brita Esperanto-Asocio en 1968 (vidu Peter G. Forster, The Esperanto Movement, p. 327-329) kaj inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio en 1992 (vidu Frank Stocker, Wer spricht Esperanto?, p. 100-101). Forster atentigas pri tio, ke ekzistas ĝenerala rilato inter vegetarismo kaj pacismo kaj sekve ankaŭ inter vegetarismo kaj Esperanto.

Celoj kaj aktivado redakti

Laŭ sia statuto, la asocio celas "disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj", en "amika kaj aktiva kunlaborado, cele al respekto de la naturo kaj de ĉiuj vivantaj estaĵoj". Ĝia slogano estas "Vivu kaj lasu vivi".

TEVA eldonas la gazeton Esperantista Vegetarano (neregula aperado, ekde 2009 denove dufoje jare, ĉ. 40 p.). Ne plu aperas la Letero de la Esperantista Vegetarano kiu antaŭe aldone aperis.

Ĝi ne havas proprajn memstarajn aranĝojn, sed okazigas preskaŭ ĉiujare kunvenon en la Universala Kongreso. Krome TEVA partoprenas ankaŭ aliajn esperantistajn kaj vegetarajn aranĝojn. TEVA-anoj aktivis lastatempe ekzemple en 36-a Kongreso de IVU en 2004 en Florianópolis (Brazilo) kaj ankaŭ en la 38-a Kongreso de IVU en Dresden, kie kaj IVU kaj TEVA festis sian 100-jaran jubileon.

TEVA havas reprezentantojn en 21 landoj. Ĝi estas membro de IVU kaj de EVU (European Vegetarian Union), kaj estas faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio.

En januaro 2005 fondiĝis reta dissendolisto de esperantistaj vegetaranoj ĉe yahoogroups, kiu - kontraŭe al pli fruaj tiudirektaj provoj - fariĝis sufiĉe vigla.

En 2008 TEVA komencis blogon ĉe Ipernity kaj en 2009 ankaŭ aldoniĝis grupo de esperantistoj vegetaranoj ĉe Couchsurfing.

Estraro redakti

 
Estraranoj de TEVA dum la 38a Internacia Vegetarana Kongreso en Dresdeno

Dum la UK 2008 en Roterdamo elektiĝis nova estraro de TEVA. Ĝi konsistas en jenaj membroj:[1]

Historio redakti

Jam en 1893 aperis en La Esperantisto du favoraj artikoloj pri vegetarismo, kiujn Zamenhof poste transprenis en la Fundamentan Krestomation: La rakonto "La hejmo de la metiisto" kaj la artikolo "Kio estas vegetarismo?"; eventuale eblas mencii artikolon pri centjaruloj (longva vivo i.a. pro manĝado "precipe kreskaĵa") kiel trian ekzemplon. Tio supozigas, ke jam Zamenhof havis pozitivan sintenon al vegetarismo.

La 16-an de aŭgusto 1908, dum la 4-a UK en Dresden, fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (IUEV), kiu ŝanĝis sian nomon kelkajn jarojn poste al Vegetara Ligo Esperantista (VLE) kaj fine - nur post la 2-a Mondmilito - al Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA).

La asocio fondiĝis (de 19 ĉeestantaj membroj) laŭ instigo de René de Ladevèze. Laŭ informo el Enciklopedio de Esperanto, Lev Tolstoj (mem vegetarano) akceptis per speciala skriba konfirmo ĝian honoran prezidantecon. Laŭ Esperantista Vegetarano 1995, p. 23, ankaŭ "Ludoviko Zamenhof estis inter la membroj fondantoj", sed deziris, ke oni ne menciu tion en la vegetarana literaturo. Ne estas klare, ĉu tiu ĉi informo estas vera.

Du tagojn post IUEV fondiĝis ankaŭ la neesperantista Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) - same en Dresdeno, ĉar J. Arthur Gill, esperantisto kaj sekretario de Kvakera Vegetarana Asocio (Friends Vegetarian Society, fondita en 1902) proponis al la neesperantistaj vegetaranoj organizi sian fondan kongreson lige kun la UK, por ke esperantistaj vegetaranoj povu ĉeesti ambaŭ aranĝojn kaj helpi la internacian kompreniĝon en la IVU-kongreso pere de Esperanto. Tamen montriĝis fine, ke nur malmultaj esperantistoj emis ĉeesti ankaŭ la neesperantistan aranĝon.

En la 4-a Kongreso de IVU en 1913 en Hago, Esperanto estis unu el la 5 oficialaj lingvoj.

En 1914 aperis la unua numero de la esperanta gazeto "Vegetarano", redaktita de Oskar Bünemann. De 1927 ĝis 1932 la gazeto estis samtempe oficiala organo de IVU. Tiutempe ĝi enhavis internaciajn informojn pri vegetarismo ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla, franca kaj germana. Pro financaj kialoj IVU ĉesis eldoni la gazeton en 1932.

En 1954, Natan Ben-Cion Ĥavkin el Israelo reorganizis la asocion. Ekde 1971 vigligis ĝin Arnošt Váňa el Slovakio. Li enkondukis la principon, ke membroj ne pagu fiksan kotizon, sed jaran donacon, kies altecon ili povas mem difini. Tiu ĉi principo restis en TEVA ĝis 2008.

En 1992 Váňa transdonis la prezidantecon al Christopher Fettes. Sed en la postaj jaroj okazis skismo - la membroj de TEVA ricevis malsamajn numerojn de Esperantista Vegetarano el Italio kaj el Slovakio, en kiuj eĉ estis indikitaj malsamaj nomoj de estraranoj kaj malsamaj kontoj por donacoj. Pri la skismo kulpis la jam ĉ. 85-jara Váňa. La skismo finiĝis pro la decido de la membroj preferi asocion kun statuto kaj demokratie elektita estraro (kun Christopher Fettes kiel prezidanto) al amikaro gvidata de Váňa, kaj fine pro la malsaniĝo kaj posta morto (en 1998) de Váňa.[mankas fonto]

El la menciitaj aktivuloj aŭ subtenantoj de TEVA, 4 fariĝis honoraj prezidantoj: Lev Tolstoj, René de Ladevèze, Natan Ben-Cion Ĥavkin kaj Arnošt Váňa.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti