J. Arthur Gill

brita esperantisto, kvakero kaj vegetarano

J. Arthur Gill estis brita esperantisto, kvakero kaj vegetarano, aktiva precipe en la unuaj du jardekoj de la 20-a jarcento. Tiutempe vivanta en Tunbridge Wells, graflando Kent, sudorienta Anglio,[1] li estis sekretario de Kvakera Vegetarana Asocio (Friends Vegetarian Society, fondita en 1902), kaj la 16-an de aŭgusto 1908, dum la 4-a UK en Dresden, estis inter la 19 fondomembroj de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (IUEV), kiu ŝanĝis sian nomon kelkajn jarojn poste al Vegetara Ligo Esperantista (VLE) kaj fine - nur post la 2-a Mondmilito - al Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). Du tagojn post IUEV fondiĝis ankaŭ la neesperantista Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) - same en Dresdeno, ĉar J. Arthur Gill proponis al la neesperantistaj vegetaranoj organizi sian fondan kongreson lige kun la UK, por ke esperantistaj vegetaranoj povu ĉeesti ambaŭ aranĝojn kaj helpi la internacian kompreniĝon en la IVU-kongreso pere de Esperanto. Tamen montriĝis fine, ke nur malmultaj esperantistoj emis ĉeesti ankaŭ la neesperantistan aranĝon.[2] J. Arthur Gill iĝis sekretario de la nova Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (IUEV). Jam dum la 4-a Internacia Vegetarana Kongreso de la neesperantista unuiĝo IVU en Hago, 1910, Esperanto ludis gravan rolon. Kelkaj parolis esperante, inter aliaj s-ro Gill (La du verdaj aferoj) kaj s-ino Van der Vet-Dirksen (Kio devas aparteni al la tuta homaro). La unua mondmilito malfaciligis la internaciajn kontaktojn, sed poste la kunlaboro inter la esperantista kaj neesperantista vegetaraj movadoj daŭriĝis.

J. Arthur Gill
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti