Teranoj
Teranoj (anglalingve: Earthlings) estas usona dokumentfilmo de Shaun Monson eldonita en 2005, kaj kies realigo necesigis kvin jarojn da laboro kaj enketado. Ĝi montras la traktadon de bestoj destinitaj al hejmkunvivado, nutrado, vestado, distrado kaj sciencaj esploroj.
Teranoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Earthlings |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 24 sep. 2005, 29 sep. 2016 |
Ĝenro | dokumenta filmo |
Kameraado | Mark Rissi |
Reĝisoro(j) | Shaun Monson |
Produktisto(j) | Maggie Q • Shaun Monson • Persia White |
Scenaro | Shaun Monson |
Muziko de | Moby • Natalie Merchant |
Rolantoj | Joaquin Phoenix • Persia White |
IMDb | |
La rakontvoĉo estas tiu de Joaquin Phoenix, kaj la muziko subskribita de Moby.
Resumo
redaktiUzante kaŝitajn kameraojn kaj unuamontrajn bildojn, Teranoj kondamnas la homan konduton fronte al la besta mondo, al kiu ĝi tamen ankaŭ apartenas. En ĝi estas prezentitaj grandaj k malgrandaj nuntempaj industrioj, kies profitoj dependas -- de unu maniero aŭ alia -- de bestekspluatado.
Parto unu: Dorlotbestoj
Parto du: Nutraĵoj
Parto tri: Vestaĵoj
Parto kvar: Distrado
Parto kvin: Scienco
Kritikoj
redaktiĈi filmo estas kritikita notinde pro la komparo inter la traktado rilate al bestoj en buĉejoj kaj Holokaŭsto.[1]
La mesaĝo estas konsiderata de kelkaj[kiuj?] kiel tro ĝeneraliga, parolante pri industria bredado kvazaŭ ĝi korespondus al la tuto de la bredado.
Por aliuloj, pli specife vegetaranoj kaj vegetaĵanoj, ĉi filmo estas la plej bona dokumentfilmo iam ajn farita pri la temo.[mankas fonto]
Rekompencoj
redakti- En 2005 Plej bona dokumentfilmo en la filmofestivalo 'Artivist'.
- En 2005 Plej bona dokumentfilmo en la internacia filmofesitvalo de Bostono.
- En 2005 Plej bona dokumentfilmo kaj humanitara rekompenso al Joakin' Fenikso en la filmofestivalo de San-Diego.
Referencoj
redakti- ↑ Universitato de Teksaso en Aŭstino[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Teranoj en Interreta filma datumbazo (angle)
- Paĝo de la Vegetara Sekcio[rompita ligilo] de SAT, kiu ligas al 'Teranoj' subtekstigita en Esperanto