Lulu WANG (naskiĝis la  22-an de decembro 1960(nun 1960-12-22) (63‑jara), Pekino) estas de origino ĉina verkistino, kiu ekde la 1980-aj jaroj loĝas en Nederlando. En la komenco ŝi instruis en Maastricht antaŭ ol ŝi en 1997 atingis publikan atenton per ŝia debutromano Het Lelietheater (La Liliteatro). Por ĉi tiu libro ŝi ricevis en 1998 la Gouden Ezelsoor (Oran Angulfaldon) por la plejvendata literara debuto (pli ol 135.000 venditaj ekzempleroj) en la posta jaro ŝi ricevis la internacian Premion Noninon. Nur en Nederlando pli ol 700.000 ekzempleroj vendiĝis.

Lulu Wang
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1960 (1960-12-22) (63-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj norma ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Pekina Universitato
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
TTT
Retejo http://www.luluwang.nl
vdr
Lulu Wang (2007)

En Het Lelietheater ŝi priskribis la junaĝon de la verkistino en la Ĉinio. La libro ricevis bonegajn recenzojn. Ŝia du romano Het Tedere Kind (La tenera infano) kontraŭe ricevis nombron da neniigajn recenzojn. La verkistino publikigas kun ioma reguleco romanojn kaj novelojn.

Bibliografio redakti

  • Het lelietheater (1997) (La liliteatro)
  • Brief aan mijn lezers (1998) (Letero al miaj legantoj) (novelo)
  • Het tedere kind (1999) (La tenera infano)
  • Het Witte Feest (2001) (La blanka festo) (novelo)
  • Seringendroom (2001) (Siringosonĝo)
  • Het Rode Feest (2002) (La ruĝa festo) (novelo)
  • Bedwelmd (2004) (Sveninta)
  • Heldere Maan (2007) (Klara luno)
  • Wilde rozen (2010) (Sovaĝaj rozoj)
  • Lotusvingers (2010) (Lotusfingroj)
  • Nederland, wo ai ni (2012) (Nederlando, mi amas vin)
  • Zomervolliefde (2013) (Somerplenamo) (poezio)
  • Adam en Eva in China (2014) (Adamo kaj Eva en Ĉinio) (ne-fikcio)
  • Levenlangverliefd (2015) (Dumvive enamiĝinta) (poezio-NL/CH)
  • Chineeslekker (2017) (Ĉine bongusta) (kulinara/ne-fikcio)
  • Nederwonderland (2018) (Malsupramiraklolando) (ne-fikcio)

Eksteraj ligiloj redakti