Malfermi la ĉefan menuon
Ebenigita fiŝo sekigata subsune en Madagaskaro. Fiŝoj estas konservitaj pere de tiaj tradiciaj metodoj kiel sekigo, fumado kaj saligo.[1]
Terpomo, tranĉitaj pecoj (dekstre), kaj sekigitaj tranĉopecoj (maldekstre).

Sekigado estas metodo por manĝokonservado en kiu manĝaĵo estas sekigita (senakvigita aŭ tutsekigita). Sekigado malhelpas la kreskon de bakterioj, gistoj, kaj ŝimo pere de la forigo de akvo. Senakvigado estis uzata amplekse por tiu celo ekde antikvaj epokoj; la plej frua konata praktiko estis de 12,000 a.K. fare de loĝantoj de regionoj de Mezoriento kaj Azio.[2] Akvo estas tradicie forigita pere de vaporado (aersekigo, sunsekigo, fumado aŭ ventosekigo), kvankam nuntempe oni povas uzi elektrajn manĝosenakvigilojfrostosenakvigadon por akceli la sekigan procezon kaj sekurigi pli certajn rezultojn.

Tradicie, sunsekigado estis uzata por kelkaj produktoj kiaj tomatoj, fungoj kaj faboj, etendingante la produkton sur bretoj kaj turnigante la produkton laŭ vicoj. Tiu metodo suferas pro kelkaj malavantaĝoj kiaj manko de kontrolo sur sekigindicoj, difektiĝo kiam la sekigado estas malalta, poluado pro malpurigo, malsekigo pro pluvo kaj atako fare de roduloj, birdoj, insektoj kaj aliaj bestoj. Tiuj malavantaĝoj povas esti malpliigitaj pere de la uzado de sunenergiaj sekigiloj. La sekigita produkto devas esti apartigita el reabsorbado de malsekigo dum stokado.

ReferencojRedakti

  1. Grandidier (1899), p. 521
  2. "Historical Origins of Food Preservation". Alirita en Junio de 2011.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti