Vivteniga agrikulturo

La vivteniga agrikulturo estas speco de agrikulturo en kiu la kampo nur produktas la sufiĉan kvanton por nutri la familion kiu prizorgas ĝin. La tipa vivteniga bieno havas vicon da kultivaĵoj kaj bestoj kiuj provizias la manĝadon por tuta jaro. La decido pri plantoj estas farataj laŭ la bezonoj de la familio por la baldaŭa jaro, prefere ol merkataj prezoj. Ĝenerale, la vivteniga agrikulturo koncentriĝas sur limigita kvanto da mallongciklaj kultivaĵoj (jaraj aŭ duonjaraj) kaj sezonaj.

Agrikulturo en Vjetnamujo
Samkiel la plimulto de la kamparanoj de Subsahara Afriko, ĉi kamerunano kultivas je vivteniga nivelo.

La vivteniga agrikulturo surbaze de grenaĵoj (ĉefe tritiko kaj hordeo) unue aperis dum la Neolitika revolucio kiam homoj komencis ekloĝi en Nilo, Eŭfrato, kaj Induso-valoj. Ĝi estis la reganta maniero produkti en la mondo ĝis antaŭnelonge, kiam merkat-bazita kapitalismo iĝis ĝenerala. La vivteniga hortikulturo eble evoluis pli frue en Sud-Orienta Azio kaj Papuo-Nov-Gvineo.

Vivteniga terkultivado hodiaŭ daŭre ekzistas en grandaj partoj de Afriko, kaj aliaj landoj de Azio kaj Latinameriko. Ĉi terkultivado ekmalaperis en Eŭropo antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito, kaj en Nordameriko kun la movado de hubuloj kaj farmantoj dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj. En Centra kaj Orienta Eŭropo la vivteniga kaj duonvivteniga agrikulturo reaperis ene de la transira ekonomio ekde proksimume 1990.

Vidu ankaŭ redakti