Brogado estas procezo utila en kuirarto. Laŭ PIV brogi estas trempi en, aŭ surverŝi per bolanta akvo ekzemple brogi kokidon, por pli facile ĝin senplumigi. Ankaŭ estas ĵeti en bolantan akvon viandonlegomojn, por ilin pretigi al posta kuirado aŭ depreni de ili ian akrecon. Por eviti damaĝon, oni devas skui la brogujon kaj tuj post la brogado enmeti la manĝaĵon en malvarma aŭ eĉ frostigita akvo por haltigi la procezon de kuirado, kiu eble poste daŭros per alia metodo. Brogado utilas ankaŭ por pli facile elpreni ŝelon de kelkaj legomoj, kiaj ĉe migdaloj, tomatoj ktp.

La unua paŝo por brogi verdajn fabojn.
Freŝe brogitaj pistakoj por posta kuirado de deserto.
Brogitaj migdaloj.

Referencoj redakti

  • Desrossier, NW, The technology of food preservation, The AVI Publishing Company, 1965, p. 150-151

Eksteraj ligiloj redakti