Banteno alidirektas ĉi tien.
Ĉi tiu artikolo pridiskutas la Indonezian provincon Banteno. Por informo pri la Indonezia urbo, vidu: Banten.

Banteno (indonezie Banten) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 9 662 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Javo. Laŭ stato de la jaro 2011 Banteno havis 10 632 166 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 909 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 4 urboj, 4 distriktoj, 154 subdistriktoj kaj 1 530 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Serang. Alia grava urbo estas Cilegon.

Banteno
Banten

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Serang
Areo 9 662 km²
Loĝantaro 10 632 166 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-BT
emblemo
emblemo
vdr

La provinco Banteno en 2000 estis disigita el la provinco de okcidenta Javo. Okcidente, la Sunda Markolo disigas la provincon de la insulo Sumatro, en la oriento limas la urbo de Ĝakarto kaj la provinco de okcidenta Javo. En Pli Granda Ĝakarto estas iuj grandaj urboj, inkluzive de la urbego Tangerang. Kun pli ol 900 homoj po kvadrata kilometro Banteno estas tre dense loĝata.

La distrikto Lebako, kie Eduard Douwes Dekker en 1856 estis asistant-rezidento, situas en la provinco Banteno.

Urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la provinco nomatas laŭ la historia urbo kaj haveno Banten (historie ankaŭ nomata Bantam), jen bildigita en 1724