Serang estas urbo de Indonezio. Ĝi situas en la nordokcidento de la insulo Javo kaj estas la administra centro de la samnoma provincoBanteno, kaj de samnoma distrikto, kiu preskaŭ ĉirkaŭas ĝin (krom malgranda marborda parto de la urbolimo norde) sed teritorie ne inkluzivas la urbon. Laŭ stato de la jaro 2010 Serang havis 577 000 loĝantojn. La urbo situas proksimume 15 kilometrojn okcidente de la urbolimoj de Ĝakarto kaj foje konsideratas parto de urba aglomeraĵo Pli Granda Ĝakarto.