Sanktaj Petro kaj Paŭlo

kristana festo de la apostoloj Simono Petro kaj Paŭlo el Tarso

Petro kaj Paŭlo respektive Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas la nomo de kristana festo de la Apostoloj Simono Petro kaj Paŭlo el Tarso. La festo estas celebrata la 29-an de junio en multaj konfesioj. En la Romkatolika Eklezio ĝi havas la rangon de solenaĵo, festo de la liturgia jaro kun plej alta liturgia rango.

la apostoloj Petro kaj Paŭlo kun la monogramo Ĥi-Roto (☧), simbolo de Jesuo Kristo, fresko en la katakomboj de Romo, 4-a jarcento

La festo estas la patroneco de multaj kristanaj preĝejoj, kiuj do havas du patronojn anstataŭ kutime unu.

Vidu ankaŭ redakti