Lotte Zweig

Dua edzino de Stefan Zweig

Lotte Zweig naskita kiel Lieselotte (Lotte) aŭ Charlotte Elisabeth Altmann, estas la dua edzino de Stefan Zweig. Ŝi unue estis lia sekretariino kaj edziniĝis al li post kiam Stefan eksedziĝis de Friderike Winternitz. Lotte kaj Stefan kune vivis kaj laboris en siaj lastaj vivjaroj en Nord- kaj Sud-Ameriko.

Lotte Zweig
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1908 (1908-05-05)
en Katowice,  Prusio
Morto 22-an de februaro 1942 (1942-02-22) (33-jaraĝa)
en Petrópolis,  Brazilo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per barbiturata toksiĝo vd
Lingvoj germanahispanajidofrancaangla vd
Familio
Edz(in)o Stefan Zweig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lotte naskiĝis la 5-an de majo 1908 en Katowice, Silezio, tiam provinco de Prusio, nun en Pollando ene de burĝa familio de negocistoj. Kvankam Samson Raphael Hirsch, la avo de ŝia patrino, estis rabeno en Frankfurto, kaj la patrino Therese Altmann naskita Hirsch (naskiĝinta en Frankfurto en 1868, mortinta en Londono en 1949) estis tre pia, nek Lotte nek ŝiaj tri fratoj estis religiemaj.

Frankfurto redakti

En 1922 Silezio ekapartenis al Pollando kaj la diversgentaj loĝantoj devis elekti ĉu fariĝi polaj civitanoj ĉu resti germanaj civitanoj kaj ekloĝi en alia regiono, en Germanio. Hans kaj Richard Altmann, la fratoj de Lotte plu loĝadis en Katowice por pluzorgi pri la familia entrepreno kiu vendis elektrajn kaj industriajn varojn, dum Lotte, ŝia frato Manfred kaj ŝiaj gepatroj ekloĝis en Frankfurto. Manfred tiam estis studinta medicinon en Berlino kaj Frankfurto[1] kaj Lotte ekvizitis la Musterschule (de) prestiĝa gimnazio en Frankfurto fama pro siaj lingvo- kaj scienco-kursoj. La translokiĝo kaj sanproblemoj kaŭzis prokraston de ŝia studofino. En 1929 ŝi enskribiĝis en la Universitato de Frankfurto ŝajne planante fariĝi bibliotekisto. En Frankfurto, Berlino kaj Kiel ŝi studis la francan, la anglan kaj ekonomikon[2].

Anglio redakti

Ĉar en 1933 la nazia registaro ekproklamis kontraŭjudajn leĝojn, Manfred, la frato de Lotte ekziliĝis al Anglio. Samjare liaj edzino Hannah kaj filino Eva kunvenis en Londono kie li estis malferminta medicinan kabineton. La 16-an de majo 1933 Lotte estis devigata respondi demandaron por taksi ŝian statuton de "ne-arjo". Kvar semajnojn poste ŝi estis oficiale eksigita el la Universitato[2]. En 1934 Lotte ekziliĝis al Anglio, studinte en Whittingham College, juda gimnazio en Susekso por plibonigi sian regon de la angla, kaj poste ekloĝante kun sia frato kaj familio en Londono. Ŝi ricevis rajton eniri Brition la 14-an de majo 1934 kaj tie resti dum tri monatoj, sed, ĉar enmigrinto, ne rajtis okupi salajratan oficon. Ŝi petis kaj ricevis plurajn plilongigojn[3].

En 1934 Stefan Zweig dungis ŝin kiel sekretariino, kvankam - almenaŭ oficiale - ŝi povis esti dungita nur dum ili vojaĝis eksterlande. La 20-an de februaro 1936 ekloĝante en Londono Zweig ricevis de la Ministerio pri Laboro la permeson dungi Lotte kaj laborigi ŝin ankaŭ sur la angla teritorio [4].

Friederike Zweig, la unua edzino de Stefan, deklaris ke ŝi rekrutis Lotte pere de Woburn House, londona sidejo de pluraj anglojudaj organizaĵoj por helpo al judaj rifuĝintoj, kaj tion ripetis pluraj biografoj.[5][6][7][8] Tamen tio ne ŝajnas vera ĉar Friederike reiris al Aŭstrio en marto de 1934 dum Lotte alvenis nur en majo samjare. Ŝajnas pli probable ke la ĵurnalisto Peter Smolett (en) kaj lia edzino Lotte, kunaj gekonatuloj de familio Altmann kaj de Zweig interrilatigis ilin. Ankaŭ eblus ke rolis la bankisto Otto M. Schiff (de) fondinto de la Juda Komitato por Rifuĝintoj (en)[9] bazita en Woburn House[10]. Laŭ letero de Schiff al la Ministerio pri Laboro, Stefan Zweig petis lin rekomendi "sekretariinon kiu perfekte regas la germanan, bone konas la anglan kaj ankaŭ havas konojn pri literatura laboro". Schiff ankaŭ asertis ke li sugestis dungi Lotte Altmann.[4]

Lotte Altmann grave rolis en la genezo de la biografio kiun Zweig dediĉis al Mary Stuart, ne nur kiel tajpistino kaj helpantino sed ankaŭ kiel kunvojaĝantino, ĉar ŝi enblovis en lin novan energion kiel Zweig atestis en letero al Joseph Roth[11]. Dines eĉ asertas ke multaj priskriboj kiun faras Zweig pri Mary Stuart povus aplikiĝi al Lotte.[6]

Ŝi regis la germanan, anglan, jidan kaj francan lingvojn kaj eklernis la hispanan kaj portugalan.

Ameriko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lotte kaj Stefan Zweig : vojaĝoj al Ameriko.

En la komenco de la jaro 1935 Stefan Zweig jam vojaĝis al Usono sen Lotte kaj tie estis intervjuata. En aŭgusto kaj septembro 1936 Stefan vojaĝis al Brazilo kaj Argentino ankaŭ foje sen Lotte. Ekde 1937 Lotte kunvojaĝis kun Stefan, en februaro 1937 al Milano kaj Napolo en Italio, kie ili unuafoje publike aperis kune, laborante pri la verko pri Magelano, en januaro 1938 al Estoril (pt), Portugalio, por resanigaj ferioj kaj por ekhavi kontaktojn kun homoj kiuj poste helpos judojn eskapi el la landoj regataj de nazioj, inter kiuj Friderike kaj ŝiajn filinojn.

En decembro 1938 Lotte kaj Stefan kunvojaĝis al Nordameriko, kie Stefan prelegis en trideko da urboj en Usono kaj Kanado. Reveninte en Anglion, ili pasigis la someron en Bath kie ili geedziĝis post kiam Stefan eksedziĝis de sia unua edzino Friderike la 6-an de septembro 1939.

La 30-an de junio 1940 Lotte kaj Stefan enŝipiĝis cele al Nov-Jorko, kaj la 14-an de aŭgusto 1940 al Rio-de-Ĵanejro kie Stefan prelegis. En oktobro kaj novembro 1940 Lotte kunvojaĝis al Argentino kun Stefan kiu tie prelegis en seso da urboj. En januaro 1941 ili revenis al Usono, unue en Nov-Jorko, du monatojn en New Haven, kaj sekve en Ossining (en), Novjorkio. La 15-an de aŭgusto 1941 ili reiris al Brazilo, la 13-an de septembro 1941 ekloĝis en Petrópolis.

Kvankam kaj Lotte kaj Stefan laŭdis Brazilon sciigante ke ĝi estas tre agrabla lando, Stefan falis en profundan depresion. Plie Lotte suferadis jam de pluraj jaroj pro astmo kaj ankaŭ deprimiĝis. En sia domo en Petrópolis ili ambaŭ sinmortigis kaj estis retrovitaj mortintaj unu kontraŭ la alia kuŝantaj sur sia lito la 23-an de februaro 1942.


Notoj kaj referencoj redakti

  • Zweig Stefan et Lotte, Lettres d'Amérique 1940-1942, france (mallonge LA), 2012, Grasset, Les Cahiers Rouges, eldono starigita kaj enkondukita de Darien J. Davis et Olivier Marshall, tradukita al la franca de Adrienne Boutang kaj Baptiste Touverey, ISBN 978-2-246-82119-9 laŭ Stefan and Lotte Zweig's South American Letters New York, Argentina and Brazil 1940-1942, angle, 2010, Continuum


  1. LA p23
  2. 2,0 2,1 Universitätsarchiv Frankfurt am Main Abt. 604, Nr451, Bl. 15
  3. Lieslotte Altmann, civitanpeto kaj restadkarto HO282/4, National Archives, Londono
  4. 4,0 4,1 Otto M Schiff al R.E. Gomme (Ministerio de la Laboro), 19a de februaro 1936, HO282/4, National Archives, Londono
  5. Friederike Zweig, Stefan Zweig, 1946, Londono, W.H. Allen, pp 225-26.
  6. 6,0 6,1 Alberto Dines, Morto no paraiso: A Tragedia de Stefan Zweig, 1981, Rio de Janeiro, Nova Fronteira, kaj 2004, Rocco, p. 235-6;
  7. Olivier Matuschek, Stefan Zweig, drei Leben - Eine Biographie, 2006, Frankfurto, S. Fischer, p274
  8. Donal A. Prater, European of Yesterday: Stefan Zweig, 1972, Oxford, Oxford University Press pp. 225-26.
  9. Jewish Refugees Committee
  10. Vivian D. Lipman, "Anglo-Jewish attitudes to refugees from central Europe", in Second Chance: Two Centuries of German-speaking Jews in the United Kingdom, 1991, redaktita de Werner Eugen Mosse kaj aliaj, Tübingen, JCB Mohr, p520
  11. Joseph Roth, Briefe 1911-1939, 1970, Kolonjo, Kiepenhur & Witsch, p334