Karl Beckmann

aŭstra esperantisto

Karl BECKMANN (naskiĝis 1906, mortis la 2-an de majo 1997), estis multjara prezidinto kaj honora prezidanto de Aŭstria Esperantista Federacio.

Kovrilpaĝo de Superrigardo pri Aŭstrio, sen eldonjaro, ŝajne en 1980

Beckmann estis Esperantisto de 1921, li gvidis post Leopold Grimme en la Pedagogia Instituto de Vieno Esperanto-kursojn por instruistoj kaj estris la Esperanto-komisionon. De 1973 li kontribuis al la Esperanto-elsendoj de Radio Aŭstria Internacia per traduko de entute 450 semajnaj komentarioj kaj per pli ol 400 propraj felietonoj pri Aŭstrio. Li verkis la broŝuron Superrigardo pri Aŭstrio kaj kunredaktis la dulingvan artikolaron Esperanto survoje (1984).

Beckmann tradukis "Anatol: La demando al la sorto" de Arthur Schnitzler kaj reviziis la tradukon de "Amo kaj morto en Balio" de Vicki Baum.

Eksteraj ligiloj redakti