Malfermi la ĉefan menuon

Aŭstria Esperanto-Federacio

landa organizo de Esperanto en Aŭstrio, Landa Asocio de UEA

La Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF; germane: Österreichischer Esperanto-Verband) estis fondita en 1936 ĝia sidejo estas en Vieno. Ĝi estas la oficiala Landa Asocio de la UEA.

EstraroRedakti

Ekde 2019Redakti

Kiel prezidanto oficas matematikisto Alfred Heiligenbrunner; la ceteraj estraranoj estas: Richard Hable, Leopold Patek, Uwe Stecher, Karl Reinisch, Franziska Dodik, Mag. Henriette Etzenberger (ALBE), Hans Michael Maitzen, Heinz-Paul Kovacic, Norina Florineth. La elektoj por la estraro okazos kutime ĉiun trian jaron. La nomoj kaj la funkcioj de la aktuala estraro legeblas en la asocia retejo.

CeloRedakti

Deklarita celo de la neŭtrala federacio estas la subteno de Esperanto en Aŭstrio.

PeriodaĵoRedakti

La 1a numero de AŬSTRIA ESPERANTO-REVUO (AER) aperis en aŭgusto 1946 kaj la lasta - post 54 jaroj - en decembro 2000. Poste aperis 4 paĝoj sub la nomo AŬSTRIA ESPERANTO-REVUO, en la aŭstra periodaĵo Esperanto Aktuell de n-ro 1/2001 ĝis n-ro 3/2003.

La periodaĵo Esperanto aktuell de la Germana Esperanto-Asocio per kunlaboro kun la AEF enhavas ankaŭ informojn pri aŭstraj aferoj.

HistorioRedakti

En 1934 ALLE trafis la likvidon fare de la aŭstria faŝismo. Post la unua ŝoko kelkaj komencis denove organizi sin, inter ili gvide Glüxmann, Berdan, Grimme, Zodel kaj Scheibenreiter, kiu fondis la Verdan Revuon. Je la 9a de februaro 1936 estis fondata AEF, kiu iĝis la gvida Esperanto-organizo en Aŭstrio. La preparitan unuan balfeston de AEF, la Verdan Nokton, en marto 1938 la Hitleraj faŝistoj transformis je ´malhela nokto´.

Ŝajnis denove, ke estas fino de la Esperanto-movado en Aǔstrio. Tamen, en subgrundo, fidelaj kaj konsciaj ges-anoj ne ĉesis kunveni kaj preparis la revivigon de AEF, kaj je la 5a de oktobro 1945 estis fonditaj la Aŭstria Esperanto-Instituto kaj la Esperanto-librovendejo TRAMONDO. En la sama jaro okazis en Schubert-Saal de Konzerthaus "Feierstunde" kun la temo "Vieno, la ponto inter oriento kaj okcidento". La unua Zamenhof-festo estis solenata je la 16a de decembro.

La unua organo de AEF post la milito, la "Informilo", aperis je la 31a de januaro 1946, kaj tiam komenciĝis sukcesa agado de AEF, seriego da gravaj atingoj kaj eventoj kiuj kulminis je la aranĝado de la 55a Universala Kongreso (UK) de Esperanto en 1970 en Vieno.

Pri la historio de Esperanto en Aŭstrio-Hungario kaj en respublika Aŭstrio ĝis la 1930-aj jaroj legeblas ĉe Esperanto-movado en Aŭstrio.

Ekde 2015Redakti

Kiel prezidanto oficis astronomo Hans Michael Maitzen; la ceteraj estraranoj estis: Dr. Heinz-Paul Kovacic, Leopold Patek, Karl Reinisch, Mag. Henriette Etzenberger (ALBE), Marie Pretot, Elisabeth Hlauschek, Reinhold Kammler kaj Uwe Stecher. La elektoj por la estraro okazis kutime ĉiun duan jaron (2017, 2019). La nomoj kaj la funkcioj de la aktuala estraro legeblis en la asocia retejo.

Fontoj kaj notojRedakti

1. AŬSTRIA ESPERANTO-REVUO (AER) n-ro 4/1974

2. AER n-ro 1 aŭgusto 1946 - 1a jaro

3. AER n-roj 10-12 okt., nov., dec. 2000 54-a jaro

Eksteraj ligilojRedakti