La Mondo de Hieraŭ (aŭtobiografio)

La Mondo de Hieraŭ, memoraĵoj de Eŭropeano (germane Die Welt von Gestern, Erinnerungen eines Europäers) estas aŭtobiografia romano de la aŭstra aŭtoro Stefan Zweig. La verkado de la libro komenciĝis en 1934, en la tempo de la nazia pliiĝo. Dum la verkado, en 1938, Zweig translokiĝis de Aŭstrio al Anglio, kaj poste ankaŭ al Brazilo. La libro estis verkita per la unua ekzemplero manskribita, kaj estis sendita al la eldonejo la tagon antaŭ la komuna memmortigo de Zweig kaj lia dua edzino, la 22-an de februaro 1942. La libro estis publikigita en aprilo 1943.

Die Welt von Gestern
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stefan Zweig
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1943
Ĝenro disertacio
vdr

La libro priskribas la vivon de Zweig tra la evoluo de Eŭropo ekde infanaĝo. Zweig, pri kiu Eŭropo estis lia vivcentro, priskribas sian junecon en la kultura kaj prospera Vieno. La libro priskribas la vivon de Zweig tra la jaroj, lian laboron ĉe eldonejo kaj kio okazas en Eŭropo, kaj fine, laŭ Zweig, la "formorton" de la eŭropa civilizo kiel li konis sian tutan vivon.

Zweig ankaŭ priskribas renkontojn kun figuroj honoritaj de li, kiel Hugo von Hofmannsthal, Theodor Herzl, Sigmund Freud, Emile Verhaeren, Maksim Gorkij kaj pliaj.

Vidu ankaŭ redakti