Ellen Gregory

brita esperantistino
(Alidirektita el Nenjo Rimanto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ellen GREGORY, pseŭdonimo Nenjo Rimanto (naskiĝis en 1891 - mortis la 2-an de julio 1976 en Peasedown St. John, Bath, Anglio) estis brita esperantistino, aŭtorino de originalaj versoj por infanoj.

Ellen Gregory
Persona informo
Naskiĝo 1891
Morto 2-an de julio 1976 (1976-07-02)
en Peasedown St. John
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Gefratoj Mark Starr vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ekposedis la Internacian Lingvon jam antaŭ sia 20-a jaro kaj agadis por ĝi dum pli ol 65 jaroj. Ŝi talente instruis la lingvon kaj gvidis i.a. korespondajn kursojn. Al ŝiaj unuaj kaj plej sukcesaj lernantoj apartenis ŝia frato Mark Starr, kiun ŝi instruis jam en 1917, eminenta figuro en la internacia Esperanto-movado.

Sub la plumnomo Nenjo Rimanto aperis pluraj Esperantaj libroj por infanoj. Ŝi verkis ankaŭ la kristnaskan kanton "Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni", kiu estas unu el la plej fruaj tiaj kantoj originale verkitaj en Esperanto.

Verkoj redakti

  • ABC-rimoj por etuloj (1953)
  • Ludiloj: Dua ABC libro (1955)
  • El Kornvalo (1958)
  • Juveloj (1965)
  • Rimoj por infanoj (1965) - enhavas foton de la aŭtorino
  • Versoj por infanoj (1966)

Eksteraj ligiloj redakti