Wolf ERLBRUCH (la 30-an de junio ‏ 1948 - la 11-an de decembro 2022) estis postmoderna verkisto kaj ilustristo de infanlibroj.

Wolf Erlbruch
Persona informo
Wolf Erlbruch
Naskiĝo 30-an de junio 1948 (1948-06-30)
en Wuppertal
Morto 11-an de decembro 2022 (2022-12-11) (74-jaraĝa)
en Wuppertal,  Germanio
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkistoilustristo • universitata instruisto • verkisto de porinfana literaturo • grafikartisto • libretisto vd
Laborkampo grafiko • illustration • porinfana libro • libreto vd
Aktiva en Wuppertal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erlbruch naskiĝis en Wuppertal, Germanio kaj studis grafikan dezajnon. Li laboris kiel reklamisto kaj revuoilustristo, ĝis li komencis ilustri infanlibrojn. En 1990 li estis nomumita kiel profesoro pri ilustraĵo ĉe la Universitato de Duseldorfo, kaj en 1997 kiel profesoro ĉe la Universitato de Wuppertal.

Kiel ilustristo, Erlbruch kombinis diversajn kreivajn teknikojn kaj lia stilo, kiu tendencas al superrealismo, estas rolmodelo. Kiel verkisto, malgraŭ sia juna legantaro, Erlbruch foje traktis temojn kiel morto kaj la signifo de vivo.

Lia laboro kiel ilustristo estis karakterizita per sofistika kombinaĵo de glumozaikoj kaj ilustraĵoj kiuj parolas al kaj plenkreskuloj kaj infanoj.

La dekduo da verkoj kiujn li publikigis gajnis al li multajn gravajn premiojn, inkluzive de la Germana Premio por Infana Literaturo (Deutscher Jugendliteraturpreis) kaj la Premio Andersen - la plej prestiĝa premio de la mondo por porinfana kaj junulara literaturo.

Liaj verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn, dramigitaj kaj multaj el ili fariĝis modernaj klasikaĵoj. En aprilo 2017, Erlbruch gajnis la Premion Astrid Lindgren por porinfana literaturo, en la kvanto de 5 milionoj da svedaj kronoj (555 000 USD). En la rezonado de la juĝistoj por la premio, estas deklarite ke "Erlbruch vastigas la limojn de porinfana literaturo kaj priskribas malfacilajn aĵojn en vivo, kiel ekzemple traktado la morton de amato, kun varmeco kaj sen sentimentaleco."

Verkaro redakti

La verkaĵoj de Erlbruch inkluzivas:[1]

Verkisto redakti

Translated into Dutch for the 1999 Kinderboekenweek,[3] Norwegian.[4]

[5]

Ilustristo redakti

[12][13]

  • Moeyaert, Bart. (2003) De Schepping. Querido. ISBN 90-451-0045-2. Translated into German, French, Korean, Portuguese, Polish, Spanish, Italian
  • Moeyaert, Bart. (2010) Het Paradijs. Querido. ISBN 9789045111124. Translated into Spanish
  • Moeyaert, Bart. (2006) Olek schoot een beer. Querido. ISBN 90-451-0330-3. Translated into German, French, Korean, Spanish
  • Lavie, Oren. (2014) Der Bär, der nicht da war. Kunstmann. ISBN 978-38-889-7970-5.

Referencoj redakti

  1. Works by Erlbruch (germana) Deutscher Jugendliteraturpreis
  2. "Children's Books; Bookshelf", 12-a de oktobro 1997.
  3. Nauta, Hans, "De Indianen slapen, dus slapen de cowboys ook", 6-a de oktobro 1999. (nederlande)
  4. . Rev. of Wolf Erlbruch, Om Natta, trans. by Anne Horn. Barnebokkritikk (18-a de marto 2004). Arkivita el la originalo je 24-a de julio 2011. Alirita 4-a de januaro 2010. Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2023-03-09.
  5. Duck, Death and the Tulip | Gecko Press (en-US). Alirita 12-a de marto 2021.
  6. The King and the Sea | Gecko Press (en-US). Alirita 12-a de marto 2021.
  7. "Die besten 7 Kinderbücher für junge Leser", August 1996. (germane) Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Bolle, Sonja, "Kids read the darnedest things, After school or before bed, any time is the right time for reading new stories or classics to your children", 3-a de septembro 2006, paĝo C23.
  9. McDonald, Maggie, "And now for children's hour ...", 19-a de novembro 1994.
  10. "So where is the bunny?", 7-a de aprilo 2001.
  11. Boer, Peter de, "Kunnen jullie toevallig een beer gebruiken?", 29-a de marto 2003. (nederlande)
  12. Fenly, Leigh, "A little bit o' rhyme will get you through the day", 4-a de septembro 2005.
  13. Wergeland, Kari, "A few poets know it: how to write verse that connects with kids", 2-a de aprilo 2005.

Eksteraj ligiloj redakti