Karl Philipp Moritz

Karl Philipp MORITZ (naskiĝinta la 15-an de septembro 1756 en Hameln, mortinta la 26-an de julio 1793 en Berlino) estis germana verkisto interesega de Sturm und Drang.

Karl Philipp Moritz
Persona informo
Karl Philipp Moritz
Naskiĝo 15-an de septembro 1756 (1756-09-15)
en Hameln
Morto 26-an de junio 1793 (1793-06-26) (36-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Köllnisches Gymnasium vd
Subskribo Karl Philipp Moritz
Profesio
Okupo verkisto • eseisto • eldonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karl Philipp Moritz, verkisto,en 1791

Vivo redakti

La junulajn jarojn Moritz pasigis sub malfeliĉaj familiaj kondiĉoj; estis volata ke li trejniĝu kiel ĉapelfaristo en Braunschweig sed li baldaŭ revenis al la gepatroj. Ili intertempe loĝis en Hanovro. Tie Moritz furoris kaj atentis pri li princa mecenato kiu peris frekventon de gimnazio. Sed tiun ĉi lernigejon Moritz forlasis dum la lasta lerneja jaro por lerni sub Conrad Ekhof en Gotao la aktoradon.

Post fiasko de tiu ĉi plano li komencis studon ĉe la Universitato de Erfurto (1776) antaŭ reprovi karieron surscenejan. Finfine, post novaj fiaskoj, li trovis hejmon ĉe la Herrnhut-anoj en Barby. Apogite de la samfideluloj li studis teologion en Wittenberg (1777) kaj ekdeĵoris en Dessau ĉe Philanthropinum. La tiraneco de Johann Bernhard Basedow baldaŭ igis lin libervole foriri kaj li iris al Potsdam por ekinstruisti en la jaro 1778 ĉe la Soldatara orfejo, mallonge pli malfrue ĉe Graues Kloster en Berlino. Tie li baldaŭ famiĝis kiel verkisto, predikisto kaj poeto. Li faris en 1782 vojaĝon al Britio kiun li tre bildige priskribis. Baldaŭ poste li iĝis instruisto ĉe la berlina Köllnisches Gymnasium kaj malsukcese redaktistis ĉe la gazeto Vossische Zeitung volante plipopularigi la periodaĵon per novaj enhavoj. Pro ekamo de nuptita virino li konfuziĝis kore kaj mese serĉonte en 1786 resanigon per vojaĝo al Italio. En Italujo li renkontis Johann Wolfgang von Goethe kiu ekŝatis kaj inspiris lin. En 1788 Moritz povis gasti ĉe Goethe en Vajmaro. Danke al rekomendo de duko Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach li iĝis membro ĉe la Berlina Akademio pri Sciencoj kaj iĝis en 1789 eĉ profesoro pri antikveco ĉe la Arta Akademio de Berlino.

En 1792 li nuptis la junulinon Friederike Matzdorf.

Verkaro redakti

Inter liaj verkoj plej gravas la membiografia romano »Anton Reiser« pri la propraj travivaĵoj ĝis de post la erfurta restado (Berlino 1785–90), psikologie kaj kulturhistorie gravega prezento de la animstato de junulo dum la periodo de Sturm und Drang. Ankaŭ ĉe »Andreas Hartkopf« (Berlino 1786) rakontatas propraj eventoj. Spritaj kaj plenaj de ideoj estas ankaŭ aliaj liaj verkoj, ekz. »Versuch einer deutschen Prosodie« (Berlino 1786; pri metriko de la klasikuloj); »Über die bildende Nachahmung des Schönen« (Braunschweig 1788); »Götterlehre« (Berlino 1791); »Reisen eines Deutschen in England« (Berlino 1783); »Reisen eines Deutschen in Italien« (Berlino 1792–93

Inter 1783–93 Moritz eldonis en la Mylius-eldonejo la magazinon »Magazin für Erfahrungsseelenkunde« (10 volumoj). Koncerne lian rilaton kun Friedrich Schiller, kiun Moritz ofendis per malbona recenzo pri »Kabale und Liebe« skribis Auerbach ĉe »Vierteljahrschrift für Literaturgeschichte«, nr. 5 (Weimar 1892).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 14. Leipzig 1908, p. 150-151, kio legeblas tie ĉi interrete.