Koziołek Matołek

Koziołek Matołek (laŭvorte Virkapreto Idioteto) estas pola fikciulo kreita de verkisto Kornel Makuszyński kaj desegnisto Marian Walentynowicz en 1933, en unu el la plej fruaj polaj bildserioj por infanoj. Malgraŭ ke pasis jam jardekoj depost mortoj de ambaŭ aŭtoroj, kaj aventuroj de Matołek ne similas al nuntempa realeco, li daŭre estas kulta figuro de porinfana literaturo.

Monumento al Koziołek Matołek en Pacanów

Historio redakti

Makuszyński kaj Walentynowicz verkis kvar librojn prie:

  • "120 przygód Koziołka Matołka" (120 aventuroj de Koziołek Matołek)
  • "Druga księga przygód Koziołka Matołka" (Dua libro pri aventuroj de Koziołek Matołek)
  • "Trzecia księga przygód Koziołka Matołka" (Tria libro pri aventuroj de Koziołek Matołek)
  • "Czwarta księga przygód Koziołka Matołka" (Kvara libro pri aventuroj de Koziołek Matołek)

Rakonto redakti

Ĉiuj libroj temas pri aventuroj de antropomorfa virkapro Koziołek Matołek, kiu veturas tra la tuta mondo serĉante mitan Pacanów (ĝi estas reala vilaĝo en Sanktakrucio): la nuran lokon kie "oni hufferas kaprojn" (poste evidentiĝas tamen, ke hufferas tie ĉevalojn tri fratoj kun la nomo Kapro). Liaj aventuroj estas neordinaraj kaj tute neprobablaj; la virkapo Matołek estas simpatia, naiva, komika, ofte mallerta kaj stulteta (iom simila al Winnie-la-Pu). Aventuroj alkondukas lin al multaj mondlokoj - de Sovaĝa Okcidento ĝis al Afriko.

En la jaroj 1969-1971 en Varsovio oni kreis filmserion Strangaj aventuroj de Koziołek Matołek surbaze de la libroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Paĝaro de infana festivalo en Pacanów Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine