František Flos (naskiĝis la 27-an de julio 1864 en Přelouč - mortis la 8-an de januaro 1961 en Praha) estis ĉeĥa instruisto, dramverkisto, tradukisto (el la angla kaj germana) kaj verkisto de aventura literaturo. Li uzis plurajn pseŭdonomojn (Brabec, F. Konopka, Filip Kos, Pěnkava, Rorejs, F. Strnad kaj F. Vrabec)

František Flos
foto cca 1923
foto cca 1923
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1864 (1864-07-27)
en Přelouč
Morto 8-an de januaro 1961 (1961-01-08) (96-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥaanglafranca
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo tradukisto • sciencfikcia verkisto • verkistoinstruistodramaturgo
vdr

Unue li estis instruisto (de la ĉeĥa lingvo, geografio kaj historio), ekde 1923 lerneja inspektisto. Plejparton de sia vivo li tavivis en Týnec nad Labem kaj en Praha. Literature li komencis aktivi ĉirkaŭ la jaro 1900. Li multe vojaĝis, prelegis pri la porinfana literaturo, fondis kaj redaktis gazetojn por infanoj.

Li famiĝis precipe kiel aŭtoro de aventura instrua literaturo por junularo, kies fondinto en Ĉeĥio li estas kune kun Eduard Štorch. Liaj komencaj verkoj por plenkreskuloj ne sukcesis ĉe la legantoj.

Verkoj redakti

  • Galerie dobráků (Galerio de bonuloj, 1905)
  • Na cestách životem (Sur la vojoj tra la vivo, 1908)
  • Probouzští hoši (Knaboj de Probouzy, 1913)
  • Nádvorník Šibraváček (Vokto Šibraváček, 1915)
  • Šlechetné slunce, Ohně na horách (Nobla suno, Fajroj en montaro, 1917 - du romanoj en unu volumo)
  • Poklad v domě (Trezoro en la domo, 1918)
  • Vítězná dráha (Venka vojo, 1918)
  • Plavčík Frantík (Submaristo Franĉjo, 1919)
  • Lovci orchidejí (Ĉasantoj de orkideoj, 1920-? - tri volumoj)
  • Polda (Policano, 1925)
  • Pětilístek (Kvinfolio, 1925)
  • Strýcův odkaz (La testamento de la onklo, 1926)
  • Supové Atlasu (Vulturoj de Atlaso, 1929)
  • Vzducholodí do srdce Brazílie (Per aerŝipo en la koron de Brazilo, 1929)
  • Štěstí najdeš na ulici (Feliĉon vi trovos surstrate, 1932)
  • Po stopách lupičů (Laŭ spuroj de rabistoj, 1929-1930)
  • Z pralesů Konga (El praarbaroj de Kongo, 1932)
  • Tajemství pralesa (Sekreto de praarbaro, 1932)
  • Babiččin Šmodrcha (La Fuŝulo de la avino, 1932)
  • V bažinách argentinských (En la argentinaj marĉejoj, 1933)
  • Lovci kožišin (Ĉasantoj de peltoj, 1934)
  • Po dobré stopě (Laŭ bonaj spuroj, 1934)
  • Albatros (Albatroso, 1935)
  • Nad Tichým oceánem (Super Pacifiko, 1938)
  • Statečný rod (Brava gento, 1939)
  • Taje afrických pralesů (Misteroj de afrikaj praarbaroj, 1941)
  • Za pokladem (Serĉante trezoron, 1946)
  • Na Modrém Nilu (Sur la Blua Nilo, 1969 - eldonita post la morto)

Pupteatraĵoj redakti

  • V zajetí skalních mužíků (En kaptiteco ĉe rokviretoj, 1910)
  • Vzácný kolovrat (Rara ŝpinilo, 1911)
  • Kralevic v zajetí (Reĝido en kaptiteco, 1912)
  • Cep a kosa (Draŝilo kaj falĉilo, 1915)
  • Nanynka z Týnce (Nanjo el Týnec, 1917)
  • Ferda detektiv (Ferda detektivo, 1934)
  • Létající restaurace U deseti haléřů, ('La fluganta restotacio, 1936)

Fakaj verkoj redakti

  • Vhodné typy dobrodružné literatury (Taŭgaj tipoj de aventura literaturo)
  • Deset let péče o dědskou četbu, (Dek jaroj de flegado de infana legado, 1910)

Eksteraj ligiloj redakti